各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

sabato 14 maggio 2011

La sonĝoj estas malveraj...

Mi estas leganta la libron de Daniel Dennet, Cosciousness Explained (Konscio Eksplikita). Mi tuj trovis ion tre interesan.

Imagu, ke ni homoj povu atingi la teknologian nivelon, kie ni povu rekte instigi la cerbon por krei mensajn bildojn, kiuj estu tre verŝajnaj. Anstataŭ krei videoludojn, kie la ĉefa interago estiĝu pere de ekrano kaj komputila klavaro, imagu, ke tiu hipoteza teknologia nivelo permesu al ni rekte formi la bildojn, la sonojn kaj ĉiun alian percepton en la cerbo de la ludanto. Kaj, imagu eĉ, ke tiu ludanto povu interagi libere kun la medio. Ekzemple, se tiu videoludo estu lokita en arbaro, la ludanto povus alproksimiĝi al arbo, tuŝi ĝin, perceptante la krudecon de la arboŝelo. Li povus eĉ preni folion, kaj lasi ĝin fali teren. Kaj li povus repreni tiun folion, relasi ĝin fali, kaj, dum la falado de la folio, li povus blovi al folio tiel, ke la folio moviĝus tre hazarde.

Ĉi tiu ekzemplo montras ion, kio igas neeblaj tiajn teknologiajn nivelojn: bona simulado de nia universo bezonus tre multajn kalkulaĵojn de hipoteza super-komputilo por esti realigebla; ili ne nur estus tre multaj, ili estus troaj. Fakte, multaj el la naturaj fenomenoj estas la sumo de preskaŭ senfinaj interagoj de partikloj, kaj tiuj partikloj interagas pere de tre precizaj leĝoj, kiujn ni ne tute konas. Kaj tiuj kalkuladoj devus esti plenumitaj en reala tempo; do, estas komprenebla, ke tia superege-komputilo praktike neeblus.

Tre grava detalo estas la interago. Interago igas ĉion tre komplika. Se ne ekzistus interago, la vivo estus kiel filmo: sperto de bildoj, sonoj, ktp, kie, tamen, ni ne povus interagi kun tiuj perceptoj. Ni nur povus pensi pri ili, sed ne interagi. Tamen, fronte al ĉi tiu sperto, ni homoj tuj ekkonscii pri la malvereco de tiu sperto.

Nun, tiu ĉi implicus kion? Oni povas tiri la jenajn du konkludojn:

  1. nia menso ne estas influita de iu ajn fizika estaĵo, kiu instigas ĝin kredigante nin, ke nia mondo estas reala, kiam, efektive, ĝi estas simulita (se vi volus, vi povus nomi tion matrico-efiko, laŭ la filmo Matrix): la nombro da kalkuloj necesaj estus tro granda por iu ajn estaĵo kaj komputilo, kiu apartenus al nia konata mondo;

  2. ĉia halucino ne povas esti tro detaligita: halucinoj estas speco de simulado, kiu plenumiĝas en nia menso; konsidere ke nia cerbo havas limitajn kalkulo-kapablojn (malgraŭ tiuj kapabloj tre multe preterpasas la nunajn plej potencajn komputilojn), tiuj halucinoj ne povas esti tro peza por la cerbo.

Nun, legante ĉi tiujn aferojn, mi repensis pri la konsciaj sonĝoj (tiuj kie ni ekkonscias kaj restas konsciaj pri la fakto, ke tiu estas sonĝo, lasante al ni la eblon de interagado kun la sonĝa medio). Mi ne povas forgesi la teknikojn proponitajn por probabiligi tiajn sonĝojn. Oni devas fari du aĵojn ĉiutage:

  1. plurfoje demandi al ni mem, ĉu mi estas sonĝanta?

  2. plurfoje provi ŝalton de la lumo en la ĉambroj (aŭ ŝalti ian ajn elektra-ilon).

Se la unua konsilo estas memkomprenebla, la dua ŝajnas stranga.

Ambaŭ la konsiloj baziĝas sur la fakto, ke se ni alkutimiĝas al iu ajn ago dum la tago, estas probabla, ke dum la sonĝoj tiu ago estas plenumita de ni. Do, kial ŝalti la lumojn? Strange, sed vere!, la ŝaltiloj en la sonĝoj kutime ne funkcias!

Ĉi tiu aperis en mia menso, kiam mi estis leganta la libron de Dennet.

Praktike, se mi asertas, ke la halucinoj neeblas, ĉar ili bezonus tiel grandan kalkulado-kapablon, kiun la cerbo mem ne povus plenumi, tiam tio ĉi implicas, ke eĉ la sonĝoj ne povas atingi realo-kvalitan simuladon, ĉar la sonĝoj mem estas produktaĵo de la cerbo.

Do, la nefunkciado de la sonĝaj ŝaltiloj eble dependas de la limoj, kiujn la cerbo spertas, kiam ĝi formas mensan videon. Fakte, la sonĝoj ŝajnas tre precizaj simuladoj de la realo (kun kelka stranga aldono, kiel la eblo de transpasi la murojn aŭ flugi libere sen iu ajn ilo), kaj tamen ili ne estas precizaj.

Tiu ĉi povas memorigi al vi tiujn malnovajn filmojn, kie la ĉefroruloj estis en veturilo, kaj la fono, kiun videblas de ĝi, klare estis fiksa bildo. Tiu fiksa bildo utilis, ĉar ĝi kreis la iluzion, ke tiu veturilo estus vere en alia loko, anstataŭ montri la realon: nome, la veturilo estis en studio de filmado. Kaj pensu pri la kosto de la du metodoj: kun la malvera fono, oni devas aĉeti nuran bildon; kun la vera fono, ni devas porti la tutan trupon (ĉiun personon, kiu laboras por la filmado) en alia loko, eble tre fora, kaj la tutajn necesajn ilojn por filmado. Kompreneble la kosto por la unua metodo estas ege malpli granda.

Kaj tamen, ĉi tiu reduktado de la kosto havas alian koston: inter la multaj spektantoj de la filmoj estus multaj, kiuj rimarkos tiun belan sed malveran fonon, tiele rompante la magion, ke la filmo sukcesis krei ĝis tiam. Tial, se la spektanto perdus sian enmemiĝon, li verŝajne malpli multe ŝatus la filmon, malkonsilante ĝin al siajn amikojn. Kaj ĉi tiu ja estus tre granda problemo!

Reirante al sonĝoj, la komparo estas memkomprenebla: la cerbo ne povas plenumi la tutajn, senfinajn kalkuladojn necesajn por akiri la alta-nivelan simuladon, kaj do malpliigas la kostojn, farante kelkan artifikon, kiu tute kontraŭas la realon, permesante kelkan pli atenteman personon rimarki ĝin dum sonĝo kaj samtempe ekkonsciigante ĝin pri la sonĝo mem!

Certe, la efiko estus tute la mala kompare kun la filmo: konsciaj sonĝoj estas tre allogaj!

Nessun commento:

Posta un commento