各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

martedì 24 maggio 2011

Divinarto eksplikita: I Ĉing, kreemo kaj ideo-kunligado

Eble vi konas la ĉinan libron nomitan " I Ĉing" (ĉine 易經 - pinyin yì jīng), ankaŭ nomita "libro de la ŝanĝiĝoj". Ĉi tiu libro estas ĉirkaŭ 2200-jaraĝa, kaj ĝi utilas por la divenarto, nome la (supozita) kapablo de akiri konon pri io ajn pere de norma procezo aŭ rito.

Por uzi ĝin oni devas fari la sekvajn simplajn paŝojn:
1) havi tre gravan demandon, kies respondon ni ne sukcesas trovi;
2) trovi la ĝustan paĝon en la libro, ĵetante apartajn monerojn (specifaj por I Ĉing);
3) legi la tiel trovitan paĝon, kie estas diversaj asertoj.

En tiaj strange-trovitaj paĝoj kaŝiĝus la respondo al nia demando.
Rimarku, ke la asertoj estas tre strangaj kaj neordinaraj. Se ni legus ilin sen havi demandon, ili verŝajne ŝajnos al ni tute ne rilataj al io ajn. Ĝeneralaj asertoj, eble iomete frenezaj.

Nun, ĉu vi volas scii ion strangan? Ĉi tiu metodo eĉ povas funkcii, sed ne ĉiam.
Nu, kia estus la ekspliko? Ĉu vere ĝi konektas nin kun superuloj, kiuj malkovras por ni veron?

Mia opinio estas la jena.
Ĉio dependas de kreemo. Fakte, kion faras la kreemuloj, kiam ili bezonas inspiron? Ili lasas sian menson vagi aŭ ili instigas sian menson pere de io ajn: ĝi povas esti libro, bildoj, filmoj, nura promenado, babilado.
Tamen, kia estas la komuna aspekto de ĉi tiuj agoj de la kreemuloj? Instigo kun io ekstera. Efektive, kiam nia menso produktas ĉiam la samajn respondojn la situacioj estas du:
1) ni estas feliĉaj, ĉar tiuj respondoj estas ĝustaj;
2) ni estas malfeliĉaj, car tiuj respondoj ne funkcias.
En la unua okazaĵo, la personoj emas alkutimiĝi al tio, kio porti ilin al tiuj bonaj pensoj (kaj ili ripetas tiajn agojn kiel ritoj).
En la dua okazaĵo, la persono devas ŝanĝi ion en sia menso, ĉar la respondoj, kiujn li akiras de sia menso sub demando, ne bonas; tial tiu persono faros precize male ol la antaŭa: nome, li klopodos ŝanĝi siajn kutimojn por akiri novajn ideojn.

Nun, ni repensu pri la "Libro de la ŝanĝiĝoj".
Kiam ni havas neresponditan demandon, ni sin konfidas al tiu libro. Ni ĵetas la monerojn, ankoraŭ pensante pri nia demando. Kaj, kiam ni legas la strangajn asertojn al kiuj ni estis direktitaj, ni ankoraŭ havas mense nian demandon. Do, ni interpretas tiajn strangaĵoj de la vidpunkto de nia demando.
Ĉi-lasta afero tute similas al la homa kapablo pri formo-rekono en la nuboj. Ni rigardas nubon, kaj kvankam la nubo ne havas difinitan formon, ni sukcesas rekoni ion! Ĝi povas esti hundo, drako, vizaĝo, aŭ io ajn. Nia menso vidas ion, kio ne ekzistas, sub la instigo de la strangaj formoj de la nuboj.

Bone, kun la "Libro de la ŝanĝiĝoj" la afero estas tute simila, escepte de la fakto, ke plue ni havas nian gravan demandon.
Nia demando plus strangaj asertoj permesas al cerbo laŭiradon de ideo-kunigoj antaŭe neniam laŭiritaj. Kaj eble tio permesos al ni trovi la solvon de problemo!
Mi ripetas ĝin: por kompreni la legatajn, strangajn frazojn de la vidpunkto de nia demando, oni streĉas nian menson laŭ sensencaj frazoj, kiuj povas instigi ideo-kunigojn neniam laŭiritajn.

Nessun commento:

Posta un commento