各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

sabato 28 maggio 2011

Konversacio kun Dio pri la religioj...

La jena estas mia traduko de la dua libro de Conversations with God (Konversacioj kun Dio) fare de Neale Donald Walsch.
En tiu ĉi peco, Walsch parolas al Dio pri la mondaj religioj, speciale pri la Romana Katolika.
(La bluaj frazoj estas tiuj prononcitaj de Dio).

---

Mi dezirus iomete paroli pri kelkaj el la tre kompleksaj teologioj, kiujn ni homoj kreis. Ekzemple, kiam infano mi estis instruita pri mia pekeco kaj pri la fakto, ke ĉiu homo estas pekinto kaj tio estas neevitebla. Ni naskiĝis pekintaj.

Tre interesa koncepto. Kiel oni sukcesis kredigi vin tiele?

Ili rakontis al ni la historion pri Adamo kaj Eva. Dum la katekismo ili eksplikis al ni, ke, nu, povas esti, ke ni ne plenumis iun ajn pekon, kaj sendube beboj faris nenion, sed Adamo kaj Eva jese, kaj ni estas iliaj posteuloj kaj do ni heredis ilian pekon tiel, kiel ilian pekan naturon.
Adamo kaj Eva manĝis la malpermesitan frukton, akirante konon pri Bono kaj Malbono; tial ili kondamnis tutajn siajn idojn al la diseco de Dio ekde la naskiĝo. Ni ĉiuj naskiĝas kun tia "Origina Peko" en sia animo. Ni ricevis la Liberan Volon, mi kredas, por konstati ĉu ni laŭiros la vojon de Adamo kaj Eva, tiele malobeante al Dio, aŭ ĉu ni povas venki nian hereditan "pekemecon", farante la ĝustajn aĵojn malgraŭ la tento de la mondo.

Kio okazos se vi pekas?

Tiam Vi sendas nin al infero.

Ĉu vere?

Krom se ni pentas.

Mi komprenas.

Se ni diras, ke ni bedaŭras, farante Perfektan Kontrician Akton, Vi forsavi nin de infero, sed ne de ĉia sufero. Ni antaŭe devas pasigi certan periodon en Purgatorio por purigi nin de niaj pekoj.

Kiom da tempo vi devas resti en "Purgatorio"?

Depende. Ni devas akiri la forigo de niaj pekoj. Tio ne estas plaĉa, mi povas certigi ĝin al vi. Kaj ju pli multajn pekojn ni havas, des pli longa tempo necesas por forigi ilin, do des pli longe ni restas. Tio estis dirita al mi.

Mi komprenas.

Almenaŭ ni ne iros al infero, kiu estus eterne. Aliflanke, se ni mortas kun mortopeko, ni rekte iras al infero.

Ĉu mortopeko?

Kontraŭe ol la veniala peko. Se ni mortas kun veniala peko, ni nur iras al Purgatorio. Mortopeko sendas nin rekte al infero.

Ĉu vi povas doni al mi ekzemplon por tiaj diversaj kategorioj de peko, kiuj al vi estis instruitaj?

Certe. Mortpokoj estas gravaj, la plej gravaj krimoj, kiel mortigo, seksa perforto, ŝtelo. Venialaj pekoj estas negravaj. Veniala peko estus ne iri al la preĝejo dimanĉe. Aŭ, iam, manĝi viandon vendrede.

Atendu iomete! Via Dio sendas vin al Purgatorio, se vi manĝas viandon vendrede?

Jes! Sed ne plu estas tiel ekde la unuaj sesdekaj jaroj. Tamen, antaŭ tiam tiu estis konsiderita peko!

Ĉu vere?

Certe.

Nu, kio okazis dum la unuaj sesdekaj jaroj por forigi tian "pekon"?

La Papo asertis, ke ĝi ne plu estis peka.

Mi komprenas. Kaj via Dio... ĉu Li devigas vin adori Lin kaj iri al preĝejo dimanĉe, alikaze vi estos punitaj?

Ne iri al preĝejo estas peko, jes. Kaj se ni ne estas konfesintaj – se oni mortas kun tiu peko sur via animo – ni devige iros al Purgatorio.

Tamen, se estas infano, kiu tute ne konas ĉiujn tiajn "regulojn" per kiuj Dio donacas Sian amon, kio okazas?

Nu, se infano mortus antaŭ esti baptita, tiam li irus al Limbo.

Kie li iras?

Al Limbo. Ĝi ne estas punejo, sed ĝi ankaŭ ne estas Paradizo. Ĝi estas... nu... Limbo. Vi ne povas esti kune kun Dio, sed almenaŭ vi ne devas iri al Diablo.

Tamen, kial tiu belega kaj senkulpa infano ne povas esti kune kun Dio? La infano faris nenian malbonon...

Tiu veras, sed la infano ne estis baptita. Ne gravas kiom senpeka infanoj estas – aŭ iu ajn personoj – ili devas esti baptitaj por aliri al Paradizo. Jen la kialo, pro kiu gravas, ke la infanoj tuj estu baptitaj ĵus post la naskiĝo.

Kiu diris al vi ĉiun ĉi tiun?

Dio. Pere de Lia eklezio.

Kia eklezio?

La Romkatolika Apostola Eklezio, kompreneble. Tiu estas la eklezio de Dio. Fakte, se vi estas katoliko kaj vi spektus al meson de alia eklezio, tiu ja estus peko.

Mi komprenis, ke estis peko ne iri al preĝejo.

Certe. Tamen alia peko estas iri al malĝusta preĝejo.

Kio estas "malĝusta" preĝejo?

Ĉia eklezio, kiu ne estas la Roma Katolika. Vi ne povas estis baptita sub la malĝusta eklezio, kaj simile vi ne povas esti geedzigita, vi ankaŭ ne povas spekti meson de malĝusta eklezio. Mi rekte konas tiu ĉi temon, ĉar kiam mi estis juna, mi volis iri al la nupto de amiko, sed la monaĥinoj diris al mi, ke mi ne devis akcepti la inviton, ĉar ĝi estis por malĝusta eklezio.

Ĉu vi obeis al ili?

Ĉu al monaĥinoj? Ne. Mi pensis, ke Dio – Vi – montrus Sin ĉe aliaj eklezioj tiel volonte, kiel ĉe mia eklezio; tial mi iris. Mi estis en la sanktejo kun mia smokingo, kaj mi sentis min prava.

Bone. Do, ni iomete sintezu: ni havas paradizon, inferon, purgatorion, limbon, mortopekojn, venialajn pekojn – ĉu estas iu plua?

Nu, estas la konfirmacio, la konfeso, la komunio, la ekzorco, la lasta sanktoleado, la devigaj festoj, kiuj estas sanktaj tagoj...

Atendu. Ĉiu tago estas sankta. Ĉiu minuto estas sankta. Tiu ĉi, nun, estas Sankta Momento.

Nu... jes, sed estas tagoj tre sanktaj, kaj krome ni devas iri al preĝejo.

Pluaj devigoj? Kaj kio okazas, se vi ne iras?

Ĝi estus peka.

Tial vi iras al infero.

Nu, oni iras al Purgatorio, se oni mortas kun tia peko sur nia animo. Tiu estas la kialo, pro kiu konfesi ofte bonas. Vere, tiel ofte kiel vi povas. Kelkaj personoj iras ĉiusemajne. Aliaj ĉiutage. Tiel, se vi mortus...

Ha! Ĝi estas vivo sub konstanta timo.

Jes, efektive tiu estas la celo de la religio: timigi nin pri Dio. Tiel ni ĝuste kondutas, rezistante al tentoj.

Mi komprenis. Tamen, se vi realigus "pekon" kaj antaŭ plenumi konfeson vi subite mortus pro akcidento, kio okazus?

Ne estas problemo. Sufiĉas fari Perfektan Agon de Kontricio. "Ho, Mia Dio, mi pentas, ke mi ofendis Vin..."

Bone, bone. Sufiĉe.

Atendu. Tiu estas nur unu el la mondaj religioj. Ĉu Vi ne deziras ekzameni iun alian?

Ne, mi jam havas ideon.

Nu, mi esperas, ke la personoj ne pensu, ke mi simple ridindigi iliajn kredojn.

Vi ridindigas neniun nur rakontante kiel estas la aferoj.

venerdì 27 maggio 2011

Statistikoj pri Esperanto kaj ĝiaj originaj lingvoj

La sekvaj estas statistikoj pri la "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Andras Rajki, kiu estas libere konsultebla interrete.

La demandoj, pri kiuj mi estas scivola, estis:

1) Kiom da italaj vortoj havas saman etimologion de esperantaj vortoj?

2) Kio pri aliaj eŭropaj lingvoj?

3) Lernante Esperanton, kiom da vortoj mi povas uzi kiel bazo por studado de aliaj lingvoj?

4) Kiaj estas la lingvoj, kiuj pli multe kunpartigas sian vortaron kun Esperanto?

Nu, mi memoras, ke kutime por paroli iun ajn lingvon, oni bezonas ĉirkaŭ 2000 vortojn (mi ne parolas de flueco, mi pensas pri la kompreno de ordinaraj frazoj, ĉu skribitaj ĉu voĉaj).


Totalaj esperantaj vortoj en la etimologia vortaro: 3983


La sekvaj estas la nombro da esperantaj vortoj (kaj la rilata procento), kiuj havas komunan etimologion kun la indikita lingvo.

**Unuopaj originaj lingvoj
Franca: 2369 (59.48%)
Angla: 2136 (53.63%)
Itala: 2005 (50.34%)
Germana: 1611 (40.45%)
Latina: 1370 (34.40%)
Rusa: 1277 (32.06%)
Litova: 1234 (30.98%)


Ĉi tie, anstataŭe, estas la nombro da esperantaj vortoj, kiuj havas komunan etimologion kun paro da eŭropaj lingvoj.

**Paroj da originaj lingvoj
Fra-Ang: 1553
Fra-Ita: 1471
Ita-Ang: 1243
Ger-Ang: 1145
Rus-Lit: 1087
Ger-Fra: 1025
Lit-Ang: 932
Rus-Ang: 920
Lit-Fra: 915
Ita-Lat: 904
Rus-Ger: 889
Rus-Fra: 887
Lit-Ger: 882
Ger-Ita: 867
Fra-Lat: 763
Lit-Ita: 743
Rus-Ita: 740
Ang-Lat: 673
Ger-Lat: 386
Lit-Lat: 302
Rus-Lat: 296


Fine, tie ĉi estas la nombro da esperantaj vortoj, kiuj havas komunan etimologion kun trio da eŭropaj lingvoj.

**Trioj da originaj lingvoj
Fra-Ita-Ang: 1082
Ger-Fra-Ang: 864
Rus-Lit-Ang: 838
Rus-Lit-Fra: 815
Rus-Lit-Ger: 808
Lit-Fra-Ang: 779
Rus-Fra-Ang: 752
Ger-Fra-Ita: 737
Ger-Ita-Ang: 732
Rus-Ger-Ang: 731
Lit-Ger-Ang: 729
Lit-Ger-Fra: 714
Rus-Ger-Fra: 699
Rus-Lit-Ita: 670
Lit-Fra-Ita: 651
Rus-Fra-Ita: 645
Rus-Ita-Ang: 639
Lit-Ita-Ang: 633
Fra-Ita-Lat: 613
Rus-Ger-Ita: 598
Lit-Ger-Ita: 591
Fra-Ang-Lat: 539
Ita-Ang-Lat: 503
Ger-Ang-Lat: 322
Ger-Fra-Lat: 289
Ger-Ita-Lat: 269
Rus-Lit-Lat: 257
Lit-Ang-Lat: 251
Rus-Ang-Lat: 250
Lit-Fra-Lat: 234
Rus-Fra-Lat: 228
Rus-Ger-Lat: 222
Lit-Ger-Lat: 216
Lit-Ita-Lat: 214
Rus-Ita-Lat: 210

martedì 24 maggio 2011

Divinarto eksplikita: I Ĉing, kreemo kaj ideo-kunligado

Eble vi konas la ĉinan libron nomitan " I Ĉing" (ĉine 易經 - pinyin yì jīng), ankaŭ nomita "libro de la ŝanĝiĝoj". Ĉi tiu libro estas ĉirkaŭ 2200-jaraĝa, kaj ĝi utilas por la divenarto, nome la (supozita) kapablo de akiri konon pri io ajn pere de norma procezo aŭ rito.

Por uzi ĝin oni devas fari la sekvajn simplajn paŝojn:
1) havi tre gravan demandon, kies respondon ni ne sukcesas trovi;
2) trovi la ĝustan paĝon en la libro, ĵetante apartajn monerojn (specifaj por I Ĉing);
3) legi la tiel trovitan paĝon, kie estas diversaj asertoj.

En tiaj strange-trovitaj paĝoj kaŝiĝus la respondo al nia demando.
Rimarku, ke la asertoj estas tre strangaj kaj neordinaraj. Se ni legus ilin sen havi demandon, ili verŝajne ŝajnos al ni tute ne rilataj al io ajn. Ĝeneralaj asertoj, eble iomete frenezaj.

Nun, ĉu vi volas scii ion strangan? Ĉi tiu metodo eĉ povas funkcii, sed ne ĉiam.
Nu, kia estus la ekspliko? Ĉu vere ĝi konektas nin kun superuloj, kiuj malkovras por ni veron?

Mia opinio estas la jena.
Ĉio dependas de kreemo. Fakte, kion faras la kreemuloj, kiam ili bezonas inspiron? Ili lasas sian menson vagi aŭ ili instigas sian menson pere de io ajn: ĝi povas esti libro, bildoj, filmoj, nura promenado, babilado.
Tamen, kia estas la komuna aspekto de ĉi tiuj agoj de la kreemuloj? Instigo kun io ekstera. Efektive, kiam nia menso produktas ĉiam la samajn respondojn la situacioj estas du:
1) ni estas feliĉaj, ĉar tiuj respondoj estas ĝustaj;
2) ni estas malfeliĉaj, car tiuj respondoj ne funkcias.
En la unua okazaĵo, la personoj emas alkutimiĝi al tio, kio porti ilin al tiuj bonaj pensoj (kaj ili ripetas tiajn agojn kiel ritoj).
En la dua okazaĵo, la persono devas ŝanĝi ion en sia menso, ĉar la respondoj, kiujn li akiras de sia menso sub demando, ne bonas; tial tiu persono faros precize male ol la antaŭa: nome, li klopodos ŝanĝi siajn kutimojn por akiri novajn ideojn.

Nun, ni repensu pri la "Libro de la ŝanĝiĝoj".
Kiam ni havas neresponditan demandon, ni sin konfidas al tiu libro. Ni ĵetas la monerojn, ankoraŭ pensante pri nia demando. Kaj, kiam ni legas la strangajn asertojn al kiuj ni estis direktitaj, ni ankoraŭ havas mense nian demandon. Do, ni interpretas tiajn strangaĵoj de la vidpunkto de nia demando.
Ĉi-lasta afero tute similas al la homa kapablo pri formo-rekono en la nuboj. Ni rigardas nubon, kaj kvankam la nubo ne havas difinitan formon, ni sukcesas rekoni ion! Ĝi povas esti hundo, drako, vizaĝo, aŭ io ajn. Nia menso vidas ion, kio ne ekzistas, sub la instigo de la strangaj formoj de la nuboj.

Bone, kun la "Libro de la ŝanĝiĝoj" la afero estas tute simila, escepte de la fakto, ke plue ni havas nian gravan demandon.
Nia demando plus strangaj asertoj permesas al cerbo laŭiradon de ideo-kunigoj antaŭe neniam laŭiritaj. Kaj eble tio permesos al ni trovi la solvon de problemo!
Mi ripetas ĝin: por kompreni la legatajn, strangajn frazojn de la vidpunkto de nia demando, oni streĉas nian menson laŭ sensencaj frazoj, kiuj povas instigi ideo-kunigojn neniam laŭiritajn.

martedì 17 maggio 2011

Eltiraĵo de "Armiloj, Ĝermoj kaj Ŝtalo. La Destinoj de la Homaj Socioj."

De la libro Guns, Germs, and Steel. The Fates of Human Societies. ("Armiloj, Ĝermoj kaj Ŝtalo. La Destinoj de la Homaj Socioj.") de Jared Diamond.

"La teorioj, kiuj baziĝas sur la rasaj diferencoj ne nur estas malamindaj, ili ĉefe eraras. Ne ekzistas nura konvinka pruvo de la fakto, ke ekzistas denaskaj, intelektaj diferencoj inter la homaj popoloj. Kiel mi montros post nelonge, tiuj, kiuj nuntempe vivas "ankoraŭ dum Ŝtonepoko", averaĝe estas pli inteligentaj ol loĝantoj de progresintaj socioj. Tio povas ŝajni paradoksa, sed ni vidos en la ĉapitro xv, ke la kolonaj blankuloj de Aŭstralio efektive ne havas meriton pri la naskiĝo de industria socio en tiu kontinento. Krome, estas utila rememori, ke popoloj ĵus elirintaj de Ŝtonepoko, kiel gvineanoj, ne havas la plej etan problemon pri lernado de novaj teknologioj, se oni ebligas ilin.

La psikologoj ĉiel klopodis malkovri la denaskajn diferencojn pri la intelekta kvociento de personoj, kiuj devenas de diversaj zonoj de la mondo: ni pensu pri la penoj, kiuj la Usonaj esploristoj (blankuloj) faris por pruvi, ke la nigruloj de Afrika origino estu malpli inteligentaj. Tamen, kiel estas konata, tiuj esploradoj estas difektitaj de la fakto, ke la diferencoj inter etnaj grupoj estas grandegaj, ĉefe de la socia vidpunkto, kaj la niaj konaj kapabloj, kiam ni estas plenkreskaj, estas influitaj de la medio, kie ni pasigas nian infanecon. Krome, la kutimaj intelektaj testoj emas mezuri la kulturajn kapablojn kaj ne hipotezan "denaskan inteligenton". Pro ĉi tiuj kaj aliaj motivoj, la klopodoj de la psikologoj estas vanaj rezultoj: ne ekzistas iu ajn konvinka pruvo de la fakto, ke la ne-blankuloj havas intelektan kvociento esence malpli granda ol la blankuloj.

Miaj ideoj pri ĉi tiu temo devenas de 33 jaroj de laboro kun la gvineanoj en ilia socio. Ekde la komenco, mi rimarkis, ke ili averaĝe estis pli inteligentaj, atentaj, esprimema kaj interesitaj pri aĵoj kaj personoj ol kutimaj eŭropano aŭ usonano. Ili sukcesas pli bone ol la okcidentanoj pri apartaj taskoj, kiuj bezonas, prudente, superajn kapablojn – kiel kreado de mensan mapon de ne kutima medio. Kompreneble, la gvineanoj malpli bone ol okcidentanoj sukcesas tie, kie necesas kompetentoj, kiujn al ni estas instruitaj denaske: analfabeto, kiu venus de lia vilaĝo al niaj urboj, ŝajnus sendube stulta de nia vidpunkto. Tamen, pensu pri kiom ŝajnus stulta mi de ilia vidpunkto, kiam mi estas en ĝangalo, tute ne kapabla pri plenumado de simplaj taskoj – kiel laŭiri spuraron aŭ konstrui ŝirmon – al kiuj ili alkutimiĝis ekde infaneco.

Mia impreso pri la inteligenteco de gvineanoj povas estis ĝusta pro du simplaj motivoj. Unue, la eŭropanoj vivis dum jarcentoj en homplenaj socioj dotitaj de aŭtoritatoj centraj kaj juĝaj. La ĉefa kaŭzo de morto en tiaj socioj ĉiam estis pro infektaj malsanoj kun epidemiaj karakterizoj (kiel variolo), dume la hommortigo kaj la morto dum milito estis relative malmulte komunaj. Tiuj, kiuj transvivis epidemiojn, ĝenerale sukcesis transdoni siajn genojn al idaro; tiele nuntempe granda parto de la naskiĝintoj en Okcidento vivas sufiĉe longe por lasi idaron, sen iu ajn selektema premo sur la inteligenteco kaj sur la gena kvalito. En Nov-Gvineo, anstataŭe, oni vivis en socioj tre malmulte homplenaj, kie la epidemioj ne disvastiĝis, kaj kie la ĉefa morto-kaŭzo estis pro hommortigoj, senĉesaj tribaj militoj, malabundo de manĝaĵo kaj akcidentoj. Kompreneble, en tia medio nur la plej inteligentaj kaj lertaj transvivas kaj reproduktiĝas.

La mortokvanto en la Eŭropaj socioj, anstataŭe, malmulte rilatis al inteligenteco, kaj multe rilatis al genetiko kaj biokemio (ekzemple, la sangaj grupoj B kaj 0 estas pli rezistaj al variolo ol la grupo A). Alivorte, la natura selektado favore al genoj de la inteligenteco estis pli grava en Nov-Gvineo ol en niaj socioj kompleksaj kaj homplenaj, kie ĉefe gravis la kemio.

Krom tiu motivo de kemia naturo, alia ekspliko de la supozita supereco de la gvineanoj povas estis socia. La Eŭropaj kaj Usonaj infanoj pasigas multan tempon en pasiva kontemplado de televido, radio kaj kino: en averaĝa Usona hejmo, la televido estas ŝaltita dum sep horoj ĉiutage. La junaj gvineanoj, sen tiaj oportunoj, elspezas grandan parton de sia tempo farante: ludas inter si mem, interparolas kun la plenkreskuloj kaj tiel plu. La infaneco-psikologoj bone scias, ke infano bezonas ĝustan instigon por evoluigi ordinaran inteligentecon, kaj la neesto de instigoj povas eĉ porti al mensaj problemoj; jen la kialo, eble, pro kiu la gvineanoj averaĝe montras pli bonaj mensaj funkcioj ol okcidentanoj. Do, la gvineanoj ŝajnas pli inteligentaj de ni ĉe gena nivelo, kaj sendube iliaj infanoj ne suferas de la teruraj mensaj deficitoj de la mensa evoluo, specifaj de la okcidento."

sabato 14 maggio 2011

Eterne - by John Williams

Vi memoras la filmon "Artefarita Inteligento"? Estis belega filmo de Steve Spielberg. Ĝi estis skribita de li kaj de Stanley Kubrik.

La muzikisto, kiu skribis la sonstrio de la filmo, estis John Williams, kiu sendube vi jam aŭdis (ĝi skribis por famaj filmoj kiel "Back to the future", "Indiana Jones", "Jurassic Park", "Star Wars", ktp).
Por la sonstrio de "Artefarita Inteligento", Williams skribis belegan kanton, kiu neniam aperis en la filmo, sed estis en la KD de la sonstrio: ĝia nomo estas "For Always" (Eterne).
Mi pensas, ke ĝi estas belega, tial mi decidis traduki ĝin por ĉiu esperantisto. La bravega kantisto estas Lara Fabian (la ligo estas al esperanta, vikipedia artikolo!).
Mi tradukis la kanton tiel, ke oni povas kanti ĝin esperante. Mi ne estas nek faka, nek lerta tradukisto, kaj mi klopodis por igi la tradukaĵon plejeble kantebla. Mi esperas, ke ĝi plaĉus al vi.



ETERNE

Mi fermas la okulojn
kaj tie en melhelo vian lumon vidas
vi venas al mi per miaj sonĝoj
je nokt'

Vi prenas miajn manojn
malgraŭ disigas nin multaj steloj
nia anim' kaj spirit' estas unu'
ĉirkaŭis la Lunon kaj tuŝi Sunon
tie ĉi ni estos.

Eterne, eterne
de nun senfine mi kaj vi.
Eterne, eterne

Por ni ne estas tempo kaj spaco
amo forigos ĉian baron
ĉien vi iros
mi scios, ke
kore vi estos
kun mi.

De nun antaŭe
mi certas, ke
mi niam solos.
Mi scias,
kion jam konis mia kor',
ke amo posedas
elstaran forton

kaj eterne, eterne
nun ni flugas
kaj eterne, eterne
ni transiros adiaŭon

eterne, por ĉiam
trans ĉi tie kaj ĝis eterneco
eterne, kaj ĉiam
vi estos parto de mi

kaj eterne, eterne
miloj morgaŭoj povas pasi
kaj eterne, eterne
ni transiros adiaŭon

Pri la kuracebla stulteco de la maljunuloj...

Laŭ mi estas tre grava diskuti pri io ajn. La menso devas esplori ĉion, ĉar, alie, multaj ebloj foriĝas. Ekzemplo estas la maljuneco kaj la ebloj, kiujn ĝi permesas.

Mi plurfoje aŭdis personoj diri: "Ne, mi ne provas, ĉar mi jam havas apartan aĝon. Provu vi, kiu estas juna!"; "Ĉu lerni lingvo ĉe mia aĝo? Ĉu vi estas freneza? Mi ne plu havas la aĝon por fari tion!"; "Ĉi tiuj estas aferoj por la junaj!"; ktp.

Kia estas la komuna ideo de ĉi tiaj personoj? Kio permesas al ili pensi, ke ili havas ion malsimila ol junuloj? Mi imagas, ke multaj el tiuj maljunuloj respondus: "Nu, la diferenco estas memkomprenebla: kiam oni estas juna, oni povas pli rapide kompreni ion ajn; maljuniĝante, ĉio malfaciliĝas. La cerbo kaj la korpo ne plu subtenas la menson, do nia animo, tiel kiel dum juneco."

Kaj, mi demandus: "Kia estas la kaŭzo de ĉi tia ruiniĝo?"

La respondo povus esti: "Estas klara! Rigardu la formo de junulo kaj de maljunulo. Kion vi vidas? Ĉu vi ne rimarkas, ke la junulo estas plena ol energio, dume la maljunulo penas eĉ pri la plej simplaj ĉiutagaj agoj? Ĉi tiu estas la klara diferenco! Kiel vi povas ne konsideri tion?"

"Nu, la fakto estas, ke vi ankoraŭ ne klarigis al mi tion, kio vere okazas en niaj korpoj, kiam ni maljuniĝas."

"Kial mi devus precizigi tiun procezon? La konsekvencoj estas klaraj, sendepende de tio, kio precize okazas. Koni la biologio de la maljuniĝado utilus al nenio: ĉiuj finfine maljuniĝos!"

"Vi tute certa, ke ne utilas koni la biologio de la maljuniĝado? Mi havus kelkan argumenton kontraŭ tia aserto."

"Mi jam scias, kien vi volas iri per viaj demandoj. Certe, la scienca progreso estas tre grava. Pli aŭ malpli frue la homeco trovus la metodon por longigi la vivon de la personoj, malrapidigante la maljuniĝadon de ĉiuj. Tamen, tiu celpunkto ankoraŭ ne estas atingita. Kaj, konsidere ke la scienco estas malrapida, kial zorgi pri ĉi tiuj aferoj? Estas malĝoja pensi pri la neeviteblo."

"Vi parolas, kvazaŭ vi konus la atingojn de la sciencoj. Tamen, ĉu vi vere konas ilin? Ĉu vi vere scias, kion oni jam povas atingi?"

"Nu, ne rekte. Kiel vi scias, mi ne okupiĝas pri scienco. Kaj tiu ne estas mia fako. Tamen, se io interesa estus malkovrita, tiam mi jam estus aŭdinta ĝin!"

"Kaj, kial vi havus ĉi tiun sekurecon? Kial vi estus tiel informitaj pri tiaj malkovroj?"

"La televido, mia kara junulo. La televido kaj la ĵurnaloj. Ĉu vi kredas, ke se io vere interesa estis malkovrita, ĵurnaloj kaj televidoj ne estis jam priparolinta ĝin?"

"Jes, mi fundamente kredas, ke apartaj interesaj sciencaj malkovroj ne estu disvastigitaj."

"Ĉu vi estas asertanta, ke apartaj gravaj informoj vole ne estu disvastigitaj? Ĉu vi estas komplotuliĝanta?"

"Ne, ne. Mi ne pensas, ke ekzistu iu ajn, kiu vole limigas la disvastigon de la informoj..."

"Ĉu do? Kion vi celas diri?"

"Simple: ekzistas tro informoj, kaj ĉu la ĵurnalistoj ĉu la televidistoj ne kapablas sekvi la torenton da novaj eltrovoj. Pensu pri ĉi tiu situacio: nur en fiziko estas eldonitaj centoj da sciencaj artikoloj ĉiutage! Ĉu vi komprenas la kvanton da informoj? Kaj pensu, ke la fizika branĉo de la scienco estas unu el la malpli multenombraj pri nombro da sciencistoj. La sciencistoj ira tien, kie estas la monoj. Kaj la plej financitaj branĉoj estas la kuracistaj. Fakte, pri la homa biologio ĉiutage estas eldonitaj miloj da artikoloj!"

"Mi komprenas vian vidpunkton, kaj la nombroj, kiujn vi montris al mi estas mirindaj. Kaj tamen, mi ankoraŭ pensas, ke mi pravas. Se mi estus sciencisto, kaj mi estus trovinta tre interesan aferon por la tuta homaro, ĉu vi pensas, ke mi ne krius tion al la tuta mondo? Se neniu krias, nenio vere interesa estis malkovrita."

"La fakto estas, ke ekzistas tiel multaj tre interesaj eltrovoj, ke ekzistas multegaj krioj! Kaj tamen, se krio estus en trankvila medio, tiu krio estus tre evidenta; kaj tamen, se krio estus farita samtempe al aliaj krioj, ĝi tute ne estus komprenebla! Ĝi perdus gravecon! Fakte, la nuntempa problemo estas la troa kvanto da informoj. Oni tre malfacile sukcesas kompreni ion, kiam oni havas tiel multajn informojn!"

"Mi pensas, ke mi povas konsenti kun vi. Tamen, ŝajnas al mi, ke ni malproksimiĝis de la komenca argumento: la maljuneco."

"Mi tute ne forgesis ĝin. Fakte, mi redemandas al vi la antaŭan: kial vi pensas, ke la maljuna-kondiĉo estas tiel malsimila ol la juna?"

"Ĉar estas memvidebla afero! Kiel mi jam konsilis al vi, observu junulojn kaj maljunulojn, ĉu vi vidas diferencojn?"

"Certe, kaj tamen eĉ rigardanta du samaĝajn homojn mi povas vidi diferencojn."

"Kompreneble! Tamen tiuj diferencoj, kiujn vi vidas inter la samaĝuloj, estas de malsimila speco ol tiuj inter du malsamaĝuloj. Inter du samaĝuloj la diferencoj, krom kondute kaj korpe, estas inter la ebloj, kiujn ili enhavas: preskaŭ la sama kvanto, sed diversa kvalito. La diferencoj inter la ebloj de maljunuloj kaj junuloj estas ne nur kvalite, sed eĉ kvante! Ju pli ni maljuniĝas, des pli niaj ebloj malmultenombriĝas!"

"Ni supozu, ke tiu veru: ju malpli juna ni estas, des malpli multenombraj estas niaj ebloj. Lasu min uzi imagajn nombrojn nur por pli bone klarigi mian vidpunkton,"

"Certe, daŭru."

"Bone. Imagu, ke ni ĉiuj, ĵus naskiĝintaj, havu centojn da ebloj. Ĉi tiuj ebloj estas la plej malsimilaj. Supozu, ke ĉiu jaro unu el la ebloj foriĝu. Tiel ke kiam oni estas 30-jaraĝa, ni ankoraŭ havas 70 eblojn, kaj kiam 70-jaraĝa nur 30 eblojn. Kiam ni finfine fariĝis 100-jaraĝa ni ne plu povus fari ion: niaj ebloj finiĝis."

"Ho, ve! Kian teruran bildon vi ĵus priskribis! Kaj tamen ĝi preskaŭ adaptiĝas al mia vidpunkto."

"Bone. La mia demando nun estas: kial supozi, ke la nombroj de la dinamiko de la maljuniĝado estu precize tiuj, kiujn mi priskribis? Kial la komencaj ebloj precize estas 100 kaj la rapideco, pere de kiu ili foriĝas, precize estas unu ĉiujare?"

"Ba... mi ne scias. Vi diris tiujn nombrojn."

"Nu, tiam, ni provu imagi la saman dinamikon pere de aliaj nombroj. Se la komencaj ebloj estas miloj, eble eĉ milionoj, plutenante la saman foriĝo-rapideco – unu ĉiujare – tiam ni atingas la rezulton, laŭ kiu ni komencis kun miliono da ebloj kaj post jarcento ni restis kun miliono minus cent ebloj! Preskaŭ nenio ŝanĝiĝis!"

"Mi komprenis vian argumenton, sed mi pensas, ke vi iomete estas ludanta kun la kvantojn. Via argumento estas nura mensa ludo. La vero estas fronte al niaj okuloj: kiam la personoj maljuniĝas, ili ordinare perdas la eblojn; komparante maljunulon al junulo, kutime ni vidas, ke la junulo estas plena ol ebloj."

"Bone! Vi nun uzis du interesaj e-vortoj: ordinare kaj kutime. Ĉi tiuj du vortoj estas preskaŭ sinonimoj, kaj en ĉi tiu kadro la du egalas. Fakte, vi estas asertanta ke kutime via regulo pri la ebloj de junuloj kaj maljunuloj estas ĝusta. Do, via hipoteza, natura leĝo pri la maljuniĝado estas unu el tiuj leĝoj en kiu validas la sekva aserto: ekzistas esceptoj, kiuj konfirmas la regulojn, la leĝojn."

"Jes. Vi ne trovis ion eksterordinaran. Fakte, se vi trovus escepton, ekzemple maljunulo, kiu estas tre juneca kaj plena el ebloj, vi nur trovis escepton, kiu konfirmas la regulon: la plej parto de la maljunuloj perdis la eblojn kaj ili ne plu povas fari multon."

"Kaj, se mi demandus al vi, kial tiu escepto estas malsimila ol la aliaj, kial povas ekzisti personoj, kiuj ne apartenas al tiu regulo, kion vi respondus?"

"Nu, la homa biologio ne estas perfekta dezajno. Vi ne povas pensi, ke la homa korpu konduku perfekte kiel komputilo. Do, ekzistas kelka bonŝanca homo, kiu havas la ĝustan aron da genoj."

"Bone... mi vidas, ke vi estas rilatanta al biologio por ekspliki ĉi tiun strangaĵon."

"Certe, kiel alie oni povus ekspliki tion?"

"Kompreneble. Kaj tamen biologio estas tre kompleksa temo. Ĉu vi certas, ke vi konas sufiĉe la homan biologion por aserti ion pri ĝi?"

"Nu, ion mi studis pri biologio, kiam mi estis juna, dum la supera mezlernejo."

"Certe, tamen se vi konus la fakon iom pli bone, vi scius, ke monatoj post monatoj novaj eltrovoj komplikas la kadron. Ni ne plu estas certaj pri ĉio."

"Vi kaj mi, sendube, ĉar ni ne estas nek biologoj nek kuracistoj."

"Prave. Kaj tamen nur konanta iom pri la novaj eltrovoj, oni povas diri, ke la kadro estas tute malsimila ol antaŭ dek jaroj. Krome, la sciencistoj estas nekredeble fakaj tiom, ke preskaŭ neniu sukcesas meti la tutajn informojn kune, prilaborante ilin kaj akirante novajn vidpunktojn pri la plej ordinaraj aferoj de la homoj, kiel al maljuniĝado."

"Ĉu vi estas asertanta, ke tio, kion ni nun konas, estas tute malvera?"

"Ne, ne tute. Mi estas asertata, ke multaj el la komunaj kredoj pri la homa biologio baziĝas sur maljunaj konoj de la homa biologio. Nun la sciencistoj estas iom pli singarda antaŭ fari strangaj asertoj pri la tuta biologio. Fakte, kial vi pensas, ke maljunulo estu malpli bona ol junulo pri memorado de fremdaj vortoj?"

"Ĉar la cerbo de maljunulo funkcias malpli bone ol tiu de junulo."

"Kaj kial vi asertas tion? Kie estas la pruvoj de via afero?"

"Multaj maljunuloj penas eĉ parolanta sia denaska lingvo, imagu kiom ili penus fronte al fremdaj vortoj! Krom tio, la nervaj ĉeloj de la cerboj ne plu naskiĝas."

"Ĉu vi konas escepton al tio?"

"Certe. Kiel oni antaŭe jam diris: ĉiam estas escepto."

"Bone. Do vi pensas, ke ĉi tiu aparta homo havas apartajn genojn, kiuj influas sian memorigo-kapablon dum maljuneco, ĉu ne?"

"Jes. Nepre! Eble liaj neŭronoj ne tiel rapide ruiniĝas. Kaj tiu estas vera bonŝanco!"

"Kion vi respondus, se mi dirus al vi ke freŝdataj esploroj montris, ke tio ne veras?"

"Kion vi celas diri?"

"La neŭronoj ne foriĝas ĉiukaze. Ĉio dependas de la persono mem, kaj ne multe dependas de siaj genoj. Aŭ pli bone. La genoj havas sendube parton en tiu ĉi kadro, sed ili ne estas la ĉefrolanto."

"Do... kion tiu implicas?"

"Implicas, ke ni ne multe konas pri ni mem."

"Konsentite. Kaj tamen, kiel vi eksplikus la fakto, ke la plej parto de la maljunuloj havas pli multajn problemojn ol junuloj? Eĉ nur memorigi vortojn, kiu ne bezonas korpan laboron."

"Mi havas ideon. Mi ne scias, se tiu ideo ĝustas, sed ĝi estas alternativo ol la plej malfeliĉa teorio."

"Nun mi estas scivola pri via sendube stranga teorio."

"Mi pensas, ke ĝi ŝajnos multe malpli stranga, post mi estos eksplikinta ĝin."

"Nu, komencu!"

"Unu el la fundamentaj malkovroj de la lastaj jaroj estas, ke en nia korpo ĉio tio, kion ne plu estas uzita, ne plu estas plutenita. Nome, se vi bendus unu el viaj okuloj, tenante ĝin tiele dum multa tempo, tiu okulo ne plu povus vidi kiam finfine liberigita. La cerbaj strukturoj, kiuj okupiĝas pri la kaptado de la vida signalo kaj pri ĝia prilaborado, ne plu ekzistus, aŭ ili estus atrofiiĝintaj."

"Mi vetas, ke vi volas aserti, ke se persono ne plu uzas sian vorto-memorigo-kapablon, pli aŭ malpli frue la cerba strukturo, kiu okupiĝis pri tio, ne plu ekzistus. Kaj tiu, laŭ vi estus la kialo pro kiu multaj homoj, maljuniĝante, perdas iliajn kapablojn."

"Jes. Mi preskaŭ pensas tion. La afero, tamen, ne estas tiel simpla."

"Ĉu ne?"

"Ekzistas esploroj, kiuj montris, kiel certaj cerbaj strukturoj estas aparte senmortaj. Nome, se vi bendus vian okulon ĝis vi ne plu kapablas vidi pere de ĝi, vi reakiros tian kapablon post ne malmulta tempo."

"Ĉu la strukturo reformiĝas?"

"Ekzakte. Tamen, se vi estus tre juna, ekzemple sub la 3 jaroj, kaj vi havus benditan okulon dum pli ol jaro, via okulo ne plu povus reakiri siajn kapablojn, kaj via vidkapablo pere de tiu okulo estus por ĉiam perdita."

"Nekredeble!"

"Fakte, ekzistas krita periodo, dum kiu certaj cerbaj strukturoj, kiuj okupiĝas pri la vidado, bezonas formiĝi. Se ili ne atingus maturecon en la unuaj jaroj de vivo, ili ne plu kapablas reformiĝi poste."

"Kaj, kio pri la aliaj ecoj de la cerbo."

"La afero estas preskaŭ la sama. Viaj kapabloj dependas de kiom vi uzas ilin. La mekanismo ne nur plenumiĝas plutenante la jam ekzistantajn kapablojn, sed ĝi eĉ permesas la kreadon kaj evoluigadon de novaj kapabloj."

"Sed, kio pri la neŭronoj? Ĉu ili ne plu mortas?"

"Ili povas morti, kaj tamen povas renaskiĝi. Ĉio dependas de kiam vi instigas vian cerbon. Ju pli ofte kaj intense vi instigas ĝin, des pli forte ĝi respondos."

"Do, pro tio, kion vi ĵus rakontis al mi, ni maljunuloj ne plu havas ekskuzojn: se ni fariĝas stultaj, ĉio dependas de nia vivmaniero, kaj se ni restas stultaj kaj ne pliboniĝas, ĉio dependas de nia malvigleco. Kaj tamen, kial ĉi tiaj aferoj ne estis malkovritaj antaŭe?"

"Mi ne povas respondi precize al tiu demando: ĉio dependas de la aparta historio, kaj la historio estas konsistigita de nenombreblaj hazardaj eventoj. Tamen mi pensas, ke plurfoje ekzistas kulturaj premoj, kiuj limigas nin. Efektive, antaŭ multaj jaroj, kiam la korpaj kondiĉoj estus tre gravaj kaj la konoj, por pluteni tiajn kondiĉojn bonaj, ne estis tiel evoluintaj kiel hodiaŭ, la plej eta korpa manko povis esti decida. Krome, la manĝo ne estis tiel bona, kaj la kvanto da manĝaĵo esti eta. Mi ne miras, se la familioj kutime koncentriĝis iliajn rimedojn sur la junuloj, tute neglektante la maljunulojn. Tiel, la kulturo, forĝita el la bezono, influis nin, kiuj ne plu havas tiujn problemojn."

"Nun ke mi bone pensas, nur antaŭ malmultaj jaroj, la 50-jaraĝuloj estis konsideritaj jam maljunaj. Kaj tamen nun, ili estis konsideritaj preskaŭ ankoraŭ junuloj. Fakte, ili kutime povas atendi, ke ilia vivo daŭru eĉ la duoblo!"

"Kaj mi volas rimarki alian gravan punkton. Multaj el tiuj, kiuj sukcesas atingi grandajn aĝojn, ne tute konfidas sin al kuraciloj. Kaj ĉi tiu estas mirinda: ne estas la medicino, kiu ĉiam permesas la longvivecon! Do, kio estas?"

"Ili manĝas pli bone, kaj konservas sin pli bone. Simple ili estas pli atentaj al siaj korpoj."

"Kaj eble eĉ al siaj mensoj. Ĉi tiu estas la magio de la homa korpo. Uzu ĝin tre bone, kaj tre ofte kaj tre malsimile, kaj ĝi ĉiam estus tre vigla!"

"Tamen, estas tre mirinda, kiel la plej parto el la maljunuloj ŝajnas ne konscii pri tiuj faktoj. Kiel ĉi tiu povas esti? Fakte, eĉ nur hazarde, apartaj konoj povas estis eltrovitaj, kaj poste disdonitaj."

"Mi pensas, ke la perdado de kapabloj de la maljunuloj estas influita de multaj faktoroj. Ekzemple, la fakto ke multaj el la nunaj maljunuloj komencis labori tre junaj. Kiam ili poste atingis la pensio-periodon, ili ne estis alkutimiĝintaj al la vivo sen laboro, kaj ili tre multe penas adapti al la novaj kondiĉoj."

"Ĉi tiu eble estas alia speco de muskolo, kiun ni ĉiam devas trejni: la kutimo pri ŝanĝi kutimojn!"

"Ekzakte. Fakte, ŝanĝi kutimojn estas tre laciga, ĉar ni devas rekrei aliajn solvojn por novaj problemoj. Ĉi tiu tre lacigas nin, ĉefe se ni ne plu estas alkutimiĝinta al problemo-solvado. Se ni okupiĝas pri iu nura laboro en nia vivo, niaj kapabloj specialiĝus en unuopa direkto. La instigo de la cerbo de pli direktoj povas nur helpi ĝin."

"Mi devas konfesi al vi du aĵojn."

"Ĉu vere? Mi estas scivola!"

"Unue, la babilado kun vi plenis min ol espero, kaj por esperantisto estas tre fundamenta!"

"Mi tute komprenas!"

"Due, mi nur konas mian denaskan lingvon kaj Esperanton. Kaj tamen, mi ĉiam volis lerni la rusan lingvon. Mi ne scias la kialon, sed tiu lingvo ĉiam allogis min. Kaj tamen mi neniam lernis ĝin. Komence la motivo rilatis al la malmultaj tempo kaj ebloj, kiujn mi havis dum juneco. Poste la motivoj rilatis al la fakto, ke mi sentis min tro maljuna por komenci. Kaj tamen, laŭ viaj argumentoj precize la fakto ke mi perceptas min kiel maljuna, estas la kaŭzo de mia maljuniĝo. Fakte aŭtomate-realiĝante antaŭvido!"

"Ekzakte! Studu, laboru, sekvu viajn interesojn. Kaj ĉefe kiam vi sentos, ke vi ne sukcesos, daŭru! Kaj frue vi preteriros ĉiun problemon! Via cerbo ne atendas alion, ke instigojn. Multaj, diversaj instigoj!"



P.s.: eta sed grava precizigo, fundamenta por ĉiuj tiuj, kiuj ne ŝatis la titolon.

Laŭ mi la termino "maljuneco" estas unu el tiuj vortoj, kiujn mi perceptas kiel malplenaj; t.e., ili ne rilatas al io natura, kiun oni povas sperti science. Fakte, mia difino de "maljunulo" estas "iu, kiu konsideras sin maljuna" ne "unu, kiu estas maljuna". Do, ne ekzistas vera aĝo, post kiu iu iĝas maljuna: ĉio dependas de lia vidpunkto.
La "stulteco" de mia titolo rilatas precize al aro de la maljunuloj, nome al aro de "tiuj, kiuj konsideras sin maljunaj".
Kompreneble, ĉi tiu mi uzas "maljuna" laŭ la ordinara, malfeliĉema senco.
La "kondiĉo de maljuneco" estas la kondiĉo pro kiu, maljunulo (iu kiu difinas sin tiele) sin-limigas, perdante ĉiujn la ĝojojn, kiujn la vivo ankoraŭ oferus al li, se li ne sentus sin maljuna.

P.p.s.: Pri la temo de maljuneco, tre interesa artikolo de "The Observer" (angle).
Ĝi nomiĝas: "Vivu longe. Vivu sana. Aliĝu al senmortuloj."

La sonĝoj estas malveraj...

Mi estas leganta la libron de Daniel Dennet, Cosciousness Explained (Konscio Eksplikita). Mi tuj trovis ion tre interesan.

Imagu, ke ni homoj povu atingi la teknologian nivelon, kie ni povu rekte instigi la cerbon por krei mensajn bildojn, kiuj estu tre verŝajnaj. Anstataŭ krei videoludojn, kie la ĉefa interago estiĝu pere de ekrano kaj komputila klavaro, imagu, ke tiu hipoteza teknologia nivelo permesu al ni rekte formi la bildojn, la sonojn kaj ĉiun alian percepton en la cerbo de la ludanto. Kaj, imagu eĉ, ke tiu ludanto povu interagi libere kun la medio. Ekzemple, se tiu videoludo estu lokita en arbaro, la ludanto povus alproksimiĝi al arbo, tuŝi ĝin, perceptante la krudecon de la arboŝelo. Li povus eĉ preni folion, kaj lasi ĝin fali teren. Kaj li povus repreni tiun folion, relasi ĝin fali, kaj, dum la falado de la folio, li povus blovi al folio tiel, ke la folio moviĝus tre hazarde.

Ĉi tiu ekzemplo montras ion, kio igas neeblaj tiajn teknologiajn nivelojn: bona simulado de nia universo bezonus tre multajn kalkulaĵojn de hipoteza super-komputilo por esti realigebla; ili ne nur estus tre multaj, ili estus troaj. Fakte, multaj el la naturaj fenomenoj estas la sumo de preskaŭ senfinaj interagoj de partikloj, kaj tiuj partikloj interagas pere de tre precizaj leĝoj, kiujn ni ne tute konas. Kaj tiuj kalkuladoj devus esti plenumitaj en reala tempo; do, estas komprenebla, ke tia superege-komputilo praktike neeblus.

Tre grava detalo estas la interago. Interago igas ĉion tre komplika. Se ne ekzistus interago, la vivo estus kiel filmo: sperto de bildoj, sonoj, ktp, kie, tamen, ni ne povus interagi kun tiuj perceptoj. Ni nur povus pensi pri ili, sed ne interagi. Tamen, fronte al ĉi tiu sperto, ni homoj tuj ekkonscii pri la malvereco de tiu sperto.

Nun, tiu ĉi implicus kion? Oni povas tiri la jenajn du konkludojn:

  1. nia menso ne estas influita de iu ajn fizika estaĵo, kiu instigas ĝin kredigante nin, ke nia mondo estas reala, kiam, efektive, ĝi estas simulita (se vi volus, vi povus nomi tion matrico-efiko, laŭ la filmo Matrix): la nombro da kalkuloj necesaj estus tro granda por iu ajn estaĵo kaj komputilo, kiu apartenus al nia konata mondo;

  2. ĉia halucino ne povas esti tro detaligita: halucinoj estas speco de simulado, kiu plenumiĝas en nia menso; konsidere ke nia cerbo havas limitajn kalkulo-kapablojn (malgraŭ tiuj kapabloj tre multe preterpasas la nunajn plej potencajn komputilojn), tiuj halucinoj ne povas esti tro peza por la cerbo.

Nun, legante ĉi tiujn aferojn, mi repensis pri la konsciaj sonĝoj (tiuj kie ni ekkonscias kaj restas konsciaj pri la fakto, ke tiu estas sonĝo, lasante al ni la eblon de interagado kun la sonĝa medio). Mi ne povas forgesi la teknikojn proponitajn por probabiligi tiajn sonĝojn. Oni devas fari du aĵojn ĉiutage:

  1. plurfoje demandi al ni mem, ĉu mi estas sonĝanta?

  2. plurfoje provi ŝalton de la lumo en la ĉambroj (aŭ ŝalti ian ajn elektra-ilon).

Se la unua konsilo estas memkomprenebla, la dua ŝajnas stranga.

Ambaŭ la konsiloj baziĝas sur la fakto, ke se ni alkutimiĝas al iu ajn ago dum la tago, estas probabla, ke dum la sonĝoj tiu ago estas plenumita de ni. Do, kial ŝalti la lumojn? Strange, sed vere!, la ŝaltiloj en la sonĝoj kutime ne funkcias!

Ĉi tiu aperis en mia menso, kiam mi estis leganta la libron de Dennet.

Praktike, se mi asertas, ke la halucinoj neeblas, ĉar ili bezonus tiel grandan kalkulado-kapablon, kiun la cerbo mem ne povus plenumi, tiam tio ĉi implicas, ke eĉ la sonĝoj ne povas atingi realo-kvalitan simuladon, ĉar la sonĝoj mem estas produktaĵo de la cerbo.

Do, la nefunkciado de la sonĝaj ŝaltiloj eble dependas de la limoj, kiujn la cerbo spertas, kiam ĝi formas mensan videon. Fakte, la sonĝoj ŝajnas tre precizaj simuladoj de la realo (kun kelka stranga aldono, kiel la eblo de transpasi la murojn aŭ flugi libere sen iu ajn ilo), kaj tamen ili ne estas precizaj.

Tiu ĉi povas memorigi al vi tiujn malnovajn filmojn, kie la ĉefroruloj estis en veturilo, kaj la fono, kiun videblas de ĝi, klare estis fiksa bildo. Tiu fiksa bildo utilis, ĉar ĝi kreis la iluzion, ke tiu veturilo estus vere en alia loko, anstataŭ montri la realon: nome, la veturilo estis en studio de filmado. Kaj pensu pri la kosto de la du metodoj: kun la malvera fono, oni devas aĉeti nuran bildon; kun la vera fono, ni devas porti la tutan trupon (ĉiun personon, kiu laboras por la filmado) en alia loko, eble tre fora, kaj la tutajn necesajn ilojn por filmado. Kompreneble la kosto por la unua metodo estas ege malpli granda.

Kaj tamen, ĉi tiu reduktado de la kosto havas alian koston: inter la multaj spektantoj de la filmoj estus multaj, kiuj rimarkos tiun belan sed malveran fonon, tiele rompante la magion, ke la filmo sukcesis krei ĝis tiam. Tial, se la spektanto perdus sian enmemiĝon, li verŝajne malpli multe ŝatus la filmon, malkonsilante ĝin al siajn amikojn. Kaj ĉi tiu ja estus tre granda problemo!

Reirante al sonĝoj, la komparo estas memkomprenebla: la cerbo ne povas plenumi la tutajn, senfinajn kalkuladojn necesajn por akiri la alta-nivelan simuladon, kaj do malpliigas la kostojn, farante kelkan artifikon, kiu tute kontraŭas la realon, permesante kelkan pli atenteman personon rimarki ĝin dum sonĝo kaj samtempe ekkonsciigante ĝin pri la sonĝo mem!

Certe, la efiko estus tute la mala kompare kun la filmo: konsciaj sonĝoj estas tre allogaj!