Estas io tre interesa, kiun mi volas rakonti al vi: la interrilato de figoj kaj vespoj.
Fikuso |
La figarboj estas tre ligitaj al apartaj specioj de vespoj, kiuj estas nomitaj figvespoj. La interrilato estas tiel forta inter ĉi tiuj du organismoj, ke ambaŭ ne povus vivi sen la alia. Ni vidu la kialon.
Kelka suspekto naskiĝas, kiam oni rimarkas, ke la figarboj ne havas florojn. Tiu estas vere stranga, ĉar ili devas havi ian formon de polenado, alie de kie la figoj devenus? De kie la semoj por aliaj figarboj devenus? La ĉina nomo estas interesa, ĉar precize montras ĉi tiun aferon: 无花果 (wúhuāguǒ), laŭvorte kaj laŭorde senflora-frukto. Tiu, kiun oni nomas figo, pensante ĝin kiel frukto, reale estas infloresko. Efektive, en ĝi kaŝiĝas la floroj de la figarbo.
Figvespo sur fingro |
Figvespoj sur figo |
Daŭrigante la observadon, oni rimarkus ion vere strangan. Ĉi tiuj etaj nigraj vespoj klopodas por eniri en la figon, pere de tiu kutima truo de tiaj fruktoj (nomita ostiolo). Kaj poste, pasas multa tempo, kaj ili ne eliras! Nur atendante dum preskaŭ 2 semajnojn, oni povus vidi, ke kelka vespo, plena de poleno, eliras el la figo, direktiĝante al aliaj figarboj. La demando estas spontana: kion faris ĝi dum ĉi tiu longa tempo en la figo?
La afero fariĝus ja pli stranga ol antaŭe, se oni studus la sekson de tiuj vespoj. Fakte, ili tutaj estas femaloj! Kaj strange, ĉu eniras vespino kaj eliras vespinoj?
Gefigvespo en figo |
La masklaj figvespoj estas tre malsimilaj al la respondaj femaloj. Fakte, ili korpo estas strukturita de la natura evoluado por plenumi esence du taskojn. Unue, ili kuniĝas kun la inoj, gravedigante ilin. Due, la maskloj fosas vojon, kiu permesas al la femaloj de eliri la figon (praktike, manĝas parton de la figo). Poste, la maskloj mortas sen eliri la figon: ilia vivo tute plenumiĝas en la figoj!
La femalo, elirante la figon, malpurigas sin pere de peleno, kiun ĝi poste kaj senvole enmetos en aliaj figoj.
Gefigvespoj |
Figarbo kaj figvespo |
Kiel stranga naturaĵo, ĉu ne? Kaj malmulton mi povas aldoni al ĉi tiu mirinda interrilato. Lasu min nur fari spiritaĵon.
La vivo de maskla figvespo sinteze estas: naskiĝi, seksumi kaj poste manĝi ĝis la morto.
Mallonga kaj tamen intensa vivo, ĉu ne?
(Por pluaj informoj pri la figarboj kaj figvespoj, rigardu la belegan, anglalingvan retejo: http://www.figweb.org/)
Nessun commento:
Posta un commento