各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

venerdì 8 aprile 2011

Ĉiu homo estas eta, nelongviva kaj svarmoplena planedo...

Kiel ĉiam ne gravas la grandecoj, se ili ne estas komparitaj al io ajn. Do, hodiaŭ mi okupiĝis pri komparado inter la homoj kaj iliaj bakterioj. Jen kelka dateno pri la bakterioj:

- Grandeco: 0.5 – 5 mikrometroj;

- Vivdaŭro: 15 minutoj

- Rapideco: 10 – 100 korpo-longoj sekunde (1-mikrometra bakterioj povas vojaĝi almenaŭ 10-mikrometrojn sekunde)

Se homo vivas 80-90 jarojn, kompare kun la 15 minutoj de la bakterio, ĝia vivdaŭro ŝajnus al bakterio preskaŭ tri-milionoble sia vivo (se bakterio vivus kiel homo, 80-90 jaroj, la responda homa vivdaŭro estus preskaŭ 250 milionoj da jaroj).

Kaj, la raporto inter la grandeco homo/bakterio egalas preskaŭ 1.5 milionoj. Do, la grandeco de homo ŝajnos al bakterio duoble la distanco inter Luno kaj Tero ĉe apogeo (preskaŭ la raporto luna radio/homo).

Pri la homaj bakterioj:

- de 500 al 1000 diversaj specioj nur en nia intesto;

- la bakterioj en homa korpo estas dekoble pli multenombraj ol la homaj ĉeloj (10mil miliardoj kompare kun la mil miliardoj da homaj ĉeloj).

Ĉiu homa korpo havas bakterian populacion, kies nombro estas 10miloble la homa populacio sur la Tero.

Resume, la homa korpo estas speco de planedo, kies...

- aĝo atingas 250 milionojn da jaroj,

- grandeco estas iomete pli malgranda ol la Luno,

- populacio estas 10miloble tiu de la Tero.

Do, mi povas konkludi, ke ĉiu homo estas eta, nelongviva kaj svarmoplena planedo.

(Rimarku: la datenoj devenas de ĉi tie kaj ĉi tie)

Por vidi ekzemplo de bakterioj:


Nessun commento:

Posta un commento