各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

martedì 23 febbraio 2010

Dum la dormo la infanoj lernas l' arton de l' abstraktigo

El la artikolo de "Corriere della sera": "Nel sonno i bambini imparano l'arte dell'astrazione"

San Diego (Kalifornio) - Estas nova motivo por ne veki infanon, kiu tage dormetas: dum la dormo, lia cerbo estas evoluiganta speciala lernadmaniero, kiu nomiĝas abstraktigo. Ĝi estas pruvita de usona psikologaro de la Universitato de Tucson, en Arizono, kiu ekspluatis apartan metodon por siaj eksperimentoj: la artefarita lingvaĵo. Jen kiel. Ili aŭskultigis al kvindeko da infanoj (de 15 monatoj) kelkajn "sensencajn" frazojn, kiuj estas ĝuste kreitaj per la artefarita lingvaĵo, kaj estas antaŭ registritaj, ekzemple "pel-wadim-jic". Kaj ili plurfoje aŭskultigi tiujn ĉi registraĵojn, ĝis la infanoj montris ian familiarecon.

Post aŭskultado de tiuj frazoj, kelkaj infanoj ekdormetis, kiel ili kutimas, sed aliaj ne. Sekve la esploristoj aŭskultigis ĉu la malnovajn ĉu novajn frazojn, kiel "vot-kicey-rud".

Jen la rezultoj. La infanoj, kiuj ne dormetis, rekonis la frazojn, kiujn ili lernis, sed tiuj, kiuj dormetis en la daŭro de kvar horoj ekde la unua "leciono", estis pli lertaj: ili rekonis ne nur la malnovajn, sed ankaŭ la novajn frazojn, tiel elmontrante la kapablon, per kiu ili sukcesis malkovri, en nova frazo, la strukturo, kiun ili lernis el la malnova; do, ili montris ke ili abstraktis la koncepton. Ĉi tiu sugestas, ke la dormeto helpas la abstraktan lernadon: nome, la kapablo, danke al kiu oni povas malkovri ĝeneralan modelon, kiu estas enhavita en nova informo.

Nessun commento:

Posta un commento