各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

sabato 29 ottobre 2011

La vermo kaj la homo. La homo kaj Dio.


Akilo kaj la Testudo ĵus finvidis dokumentigan filmon pri la mondaj militoj.
- Testudo: Mi tute ne komprenas, kiel povas okazi tiaj hororaĵoj! La homo kapablas atingi tre grandan stultecon.
- Akilo: Ja!
- Testudo: Mi pensas, ke se ekzistus Dio, tiam tiaj aferoj ne okazis.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Kial? Ŝajnas al mi memkomprenebla! Tiuj masakroj estas bestaj! Kaj eble mi eraris! Ili ne estas bestaj: tiu estus komplimento. Ili estas nekredeble malhomaj. Kiel permesus Dio al ni atingi tian nivelon? Ĝi tute ne permesus tion.
- Akilo: Ŝajnas al mi, ke vi estas sufiĉe certa pri kiel pensus Dio, se li ekzistus.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: Nu, vi tute certe asertas, ke Dio ne permesus tiajn malhomajn agojn, se li ekzistus. Do, ŝajnas al mi, ke vi estas certa pri la konduto de la hipoteza Dio.
- Testudo: Certe! Kiel ne?
- Akilo: Kiel jes, mi demandas al vi. Nek vi nek mi havas sufiĉan konon por aserti, kion Dio ŝatus aŭ ne. Fakte, se li ekzistus, li sendube estus tre malsimila ol homoj.
- Testudo: Kial vi asertas tion? Kiel vi povas esti certa pri nia diferenco kompare al li?
- Akilo: Nu... ni ne kapablas krei universon aŭ, kvankam li estus la universo mem, tiom pli malsama estus ol ni.
- Testudo: Vi nur asertis, ke ni ne kapablas fari ion, sed vi ne pruvis, ke tio implicas diversecon inter ni kaj li.
- Akilo: Jes. Pensu pri niaj homaj atingoj kaj la kapabloj de simpla vermo. Li kapablas fari ege malpli multajn aĵojn ol ni homoj. Ekzemple, li tute ne scias, kio estas la sentimentoj aŭ li tute ne komprenas la Naturon, ĉar li ne kapablas pensi. Tiaj diferencoj reflektas la malsamecon de ĝia strukturo kompare al la nia. Do, ekzakte kiel la ĉeesto de la pensokapablo dependas de tute malsimila strukturo, kiun la homo havas kaj la vermo ne, tiel la univers-kreado-kapablo, kiun Dio havus, implicus tute alian strukturon en li kompare al ni. Kiel la vermo tute ne kapablus kompreni la homojn, tiel la homoj verŝajne tute ne kapablus kompreni Dion.
- Testudo: Mi nun komprenis vian vidpunkton kaj mi estimas ĝin. Tamen mi volas rimarki ion.
- Akilo: Bone.
- Testudo: La via estas klasika ekzemplo de kohera kaj objektiva razonado.
- Akilo: Dankon! Sed mi estas scivola: kial vi pensas tion?
- Testudo: La kialo klaras. Vi uzis ekzemplon, tiu pri la vermo, kiu estas facile rimarkebla de ĉiuj; tial ĝi koncentriĝas pri objektivaj ecoj, nome tiuj ecoj, kiuj estas rekoneblaj sendepende de la menso aŭ la kulturo, kiun oni havas.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Poste, vi uzis tiun ekzemplon por estigi komparon de niveloj: la ŝtupo inter la vermo kaj ni homoj estas iel simila al la ŝtupo inter ni kaj Dio.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Tiu ĉi komparo estas tre intuicia. Ĉiu povas kompreni ĝin. Jen ĝia objektiveco. Kiam ĉiuj ne kapablas vidi alion kaj vidas la samon, tiam oni preterpasis la subjektivecon kaj atingis la objektivecon: estas io ekstera al ĉiu el ni, kio estas rekonebla de ĉiuj. Io vere objektiva, ĉu ne?
- Akilo: Sendube.
- Testudo: Tamen, tiu ĉi samtempe estas ekzemplo de la malforteco de la objektiveco.
- Akilo: Kial? Kiel?
- Testudo: Ni ne havas pruvon, ke, kvankam neniu ne elpensis alion por ekspliki la samon, alia interpreto ne ekzistu.
- Akilo: Jes... kaj do?
- Testudo: Do la objektiveco strikte dependas de la homoj, kies objektivecon ni estas observanta.
- Akilo: Ĉu vi havas ekzemplon?
- Testudo: Jes. Ni reiru al via antaŭa komparo. Kvankam la komparo tute verŝajnas, vi ne konsideris, ke ni ne havas la pruvon, ke ni povas fari tian komparon senerare. Fakte, la nura pruvo estus eksperimenta, sed vi nur parolis ne eksperimentis. Eĉ unuĉela fungo estas tre malsimila ol vermo. Kaj eble la diferenco inter la du estus kompareblaj pri intenseco kun la diferencoj inter la vermo kaj ni. Tamen, kiam oni pasas de nivelo al malsama nivelo, ni vere ne scias la kvanton da diferencoj. Ĉu la kvanto da diferenco inter la unuĉela fungo kaj la vermo estas la sama kompare al tiuj inter la vermo kaj la homo? Kaj kio pri tiuj inter la homo kaj Dio?
- Akilo: Mi komprenas la malfacilecon, kiun tiu ĉi temo alportas. Tamen, ŝajnas al mi, ke ni homoj estas tiel malproksimaj de la univers-kreado-kapablo, ke la diferencoj inter ni kaj hipoteza Dio estus egaj.
- Testudo: Ĉu vi iam pensis, ke eble ni ne konas niajn tutajn kapablojn?
- Akilo: Ĉu vi vere kredas, ke ni havas kaŝitan kapablon por krei universojn?
- Testudo: Mi ne scias, kion ni homoj havas. Mi nur scias tion, kio ĝis nun estas eltrovita. Kompreneble, supozi ke ni homoj povas krei universojn ŝajnas iom ekstrema eĉ al mi, sed ĝi ne povas esti ellasebla apriore.
- Akilo: Ĉu vi certas?
- Testudo: Pensu, ke nun ni kapablas modifi la enan kaj nanometran strukturon de la vivuloj, la DNA. Eĉ kelkaj sciencistoj kapablis krei la unuajn artefaritajn ĉelojn. Kaj tiel plu. Se la homoj de antaŭa jarcento pensis pri tiaj aferoj, ĉu ili konsiderus tion ebla? Laŭ mi ne. Ili tute ne konsciis, kion la homo povas atingi.
- Akilo: Eble, la kreado de alia universo!
- Testudo: Ja!

Nessun commento:

Posta un commento