Ni ĉiuj nun jam konsideras komprenebla, ke la Tero estas preskaŭ sfera; kaj por ni ĉiam estas strange pripensi tiujn antikvulojn, kiuj kredis, ke la Tero estu ebena.
Mi malkovris antaŭ malmulta tempo, ke tiu naiveco de la antikvuloj estas ankoraŭ kun ni, sed sub aliaj formoj. Kiel? Simple, provu pensi pri la sekva: laŭ vi, se mi ekiras de la Tero al la spaco, laŭirante ajn fiksitan direkton tiel, ke mi ĉiam vojaĝas rekte, ĉu mi povas reiris al la Tero?
La simpla respondo estus: "Ne! Ekirante de la Tero kaj vojaĝante rekte, estas tute neebla reiri al la Tero!"
Kaj nun pensu al la sekva: kio okazas sur la Tero? Se ni ekiras de la suda poluso al norda poluso, laŭirante preskaŭ rektan vojon, kio okazus? Post ni atingis la nordan poluson, daŭrigante la rektan vojaĝon, ni reiros al la suda poluso! Kompreneble: la Tero estas preskaŭ sfero!
Kaj, kial ni pensas, ke la Universo povu esti malsimila al la Tero? Kial ni pensis, ke ĝi ne povas havi ian formon, pro kiu, ekirante de iu ajn punkto kaj laŭirante rektan direkton, ni povas reiri al la sama punkto? Kial ni devige pensas, ke la Universo estas ebena? Eble limigita, sed ebena?
Kaj la sama pri la tempo: kial ni pensas, ke ĝi devige estas ebena? Ĉu povas okazi, ke ekirante de iu punkto, kaj laŭirante la tempan fluon, ni reiros al la komenca punkto?
Rimarku: pri la rondeco de la universo estas diversaj proponoj; fakte, ni nun ankoraŭ ne konas la vera formo de ĝi. Pri la rondeco de la tempo, kelka laboro estis farita, kaj tamen mi ne bone konas tiun ĉi temon.
Nessun commento:
Posta un commento