各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

mercoledì 31 agosto 2011

Dialogeto pri organismoj, mikroorganismoj kaj la vivo.

Akilo - Mi havas interesan temon, hodiaŭ.

Testudo - Bonege! Pri kio vi volas dialogi?

Akilo - Io, kion mi malkovris nur lastatempe. Vi certe scias, ke la granda diferenco inter la herbomanĝulo kaj la karnomanĝulo estas la fakto, ke la herbomanĝulo kapablas digesti la herbon, dume la karnomanĝulo ne.

Testudo - Certe.

Akilo - Nu, la afero, pri kiu mi tute ne scii, estas, ke la ĉiu mamulo ne povas rekte digesti la celulozon.

Testudo - La celulozo, se mi ne eraras, estas la ĉela vando de la vegetaloj, ĉu ne?

Akilo - Ekzakte. Ĝi estas tre fortika, kaj ĝia digestado estas tre malfacila. Fakte, la herbomanĝuloj mem devas remaĉi la herbon plurfoje por rompi la vandojn el celulozo.

Testudo - Jese.

Akilo - Tio, kion mi ne scias, estas ke tiu procezo de digestado dum la remaĉado estas plenumata de mikroorganismoj!

Testudo - Ĉu vere?

Akilo - Absolute! Kiel mi ĵus diris al vi, la celulozo ne estas rekte digestebla de la mamuloj; tial la herbomanĝuloj bezonas helpon por tio. Tiu helpo devenas de mikroorganismoj, kiuj vivas en tiaj mamuloj.

Testudo - Nekredeble!

Akilo - Ĉiu milimetro de rumeno enhavas de 10 al 50 miliardoj da bakterioj kaj preskaŭ 1 miliono da protozooj, plus diversaj fungoj kaj fermentoj.

Testudo - Miliardoj da mikroorganismoj! Estas nekredebla!

Akilo - Ja! Mi rekte konas vian miron, ĉar ĝi estis kaj parte ankoraŭ estas mia miro!

Testudo - Tre interesan novaĵon vi portis al mi hodiaŭ!

Akilo - Nu, la afero ankoraŭ ne estas finita.

Testudo - Ĉu reale? Kio ankoraŭ estas?

Akilo - Jen mia unua observaĵo: la herbomanĝuloj vivas per la herbo; sen herbo ili foriĝus; kaj tamen, ilia transvivo tute dependas de mikroorganismoj, kiuj vivas en ili, nutriĝante per la herbo, kiun la herbomanĝulo provizas al ili; la herbomanĝuloj estas organismoj, do, oni povas aserti, ke herbomanĝuloj estas organismoj, kiuj komplete dependas de aliaj organismoj por vivi, kaj la dependo estas tiel intesa, ke la herbomanĝuloj ne povas digesti sen la mikroorganismoj.

Testudo - Jes. Tiu ĉi estas vere. Tamen, tiu ĉi via observaĵo al mi ŝajnas ne-originala. Fakte, preskaŭ ĉiu mamulo dependas de la vivo de la aliaj organismoj: kaj la karno- kaj la herbo- manĝuloj dependas de la vivo de plantoj kaj aliaj organismoj. Se leono ne trovus iun ajn gazelon, ĝi mortus. Do, ĝia vivo kompete dependas de la vivo de la gazelo, kvankam ĉi-lasta devas morti por permesi al leono la transvivon.

Akilo - Mi konsentas kun vi pri la ne-originaleco de mia observaĵo. Tamen, mi ne celis dedukti tion, pri kio vi ĵus parolis. Mi volas temi pri la koncepto de esti organismo. Kio vere signifas esti organismo? Ĉu ni povas distingi inter du objektoj, nomante ilin du diversaj organismoj?

Testudo - Ĉu vi celas la fakton, ke la herbomanĝuloj tute dependas de mikroorganismoj por plenumi ilian digestadon?

Akilo - Jes. Aŭskultu la jenan: la fakto, ke organismo, kiel leono, dependas de la substancoj, kiujn mamulo enhavas, ne atakas ĝian staton je organismo. Mi celas diri, ke la fakto, ke la necesa nutraĵo havas ian formon, ne rilatas al la "organismeco'' de la mamulo. Tamen, kiam oni temas pri herbomanĝulo, kie la enaj mikroorganismoj estas esencaj por la vivado de la mamulo, tiam ni alfrontas la problemon: ĉu oni devas konsideri la mamulon kun ĝiajn esencajn mikroorganismojn unuopa organismo aŭ oni devas konsideri la diversajn partojn aparte? Kaj se tiel ĉi estus, kiel oni povas nomi aŭ eĉ kompreni organismon kiel herbomanĝulo? Ĉu ekosistemo? Ĉu alia?

Testudo - Mi komprenis la kernon de via dubo. Tamen, laŭ mi vi faras diferencon, kiel diferenco ne ekzistas. Pensu pri tiu ĉi laŭ la jena maniero. Vi vidas diferencon inter karnomanĝulo kaj herbomanĝulo en la fakto, ke la lasta digestas danke al mikroorganismoj. Do, kvankam estas simileco inter la du specoj de mamuloj, pro la fakto, ke ambaŭ povas manĝi nur aliajn organismojn, estu ĉi tiuj vegetaloj aŭ aliaj mamuloj, la herbomanĝuloj plue havas la neceson de mikroorganismoj por digesti siajn manĝaĵojn. Ĉu ne?

Akilo - Vi bonege esplikis tion; sendube pli bone ol mi!

Testudo - Kaj via fundamenta demando estas: ĉu oni povas konsideri organismon unuopa, kiam tiu ĉi organismo estas strikte rilata al aliaj organismoj tiom, ke ĝi ne povas digesti sen tiujn? Kaj la digestado estas ĉe la bazo de la nutriĝado, kiu siavice estas ĉe la bazo de la koncepto de vivulo.

Akilo - Ekzakte! Kiel diri tion pli bone?

Testudo - Ni pluiru tiel: ĉu la digestado de la celulozo utilas por transformi ĝin al io digestebla?

Akilo - Jes, mi pensas, ke ni povas aserti tion.

Testudo - Kaj, do, la problemo estas, ke la herbomanĝulo ne povas rekte akiri tiun ĉi necesan substancon, kaj devige ili devas obteni ĝin per la transformado de la celulozo fare de mikroorganismoj, ĉu ne?

Akilo - Precize.

Testudo - Do, ni povas imagi, ke la kunvivado de la herbomanĝuloj kun tiaj mikroorganismoj devenis de la malkapablo de la herbomanĝuloj pri la digestado de la herbo.

Akilo - Certe.

Testudo - Kaj tamen, la vere necesa substanco ne estas la celulozo, sed la transformaĵo el ĝi, ĉu ne?

Akilo - Jes.

Testudo - Tial, se la herbomanĝuloj trovus alian manieron por akiri la necesan substancon aŭ substancojn, ili ne plu bezonus la mikroorganismojn, ĉu ne?

Akilo - Mi pensas, ke oni povas aserti tion.

Testudo - Konsidere, ke ĉiu organismo bezonas energion por vivi, kaj tiu energio devenas de mangaĵo, ĉu herbomanĝulo daŭrigus enhavi tiajn mikroorganismojn?

Akilo - Verŝajne ne.

Testudo - Kaj, kiam finfine la mikroorganismoj ne plu estus en la herbomanĝulo (kiu nun devus esti nomita alie, kiel "necesa-substanc-manĝulo'', kvankam ĝi estus vere malbela nomo!), ĉu oni povus konsideri la herbomanĝulo unuopa organismo?

Akilo - Kiel ne?

Testudo - Kaj tamen, komence, mia impreso estis, ke vi volis sugesti alian: tio estas, sugesti ke la herbomanĝulo, konsidere ilia neceso de mikroorganismoj, ne vere estas unuopa organismo. Vi sugestis, ke ni povus konsideri ĝin kiel organismo nur kiam ni konsiderus eĉ iliajn mikroorganismojn, kaj la herbomanĝulo plus la mikroorganismoj estas unuopa organismo. Finfine, unuopa organismo estas tiu organismo, kiu povas vivi sendepende de aliaj organismoj, ĉu ne?

Akilo - Jes.

Testudo - Do, ni estas asertante, ke kiam la herbomanĝulo manĝus la herbon por akiri sian necesan substancon, ĝi bezonas mikroorganismojn por la digestado, kaj do, ĝi ne vere estas unuopa organismo: ĝi estas peco de plej kompleksa organismo, kiu ankaŭ enhavas la mikroorganismoj. Kaj tamen, kiam la herbomanĝulo povus akiri sian necesan substancon rekte, tiam ĝi fariĝus unuopa organismo. Ni atingis tiun ĉi vidpunkton, ĉu ne?

Akilo - Jes. Tamen, mi nun estas iom konfuzita.

Testudo - Ni entute asertis, ke organismo estas organismo nur kiam ĝi ne dependas de aliaj organismoj, kiam ĝi vivas nur danke al si mem kaj al la necesaj substancoj, ĉu ne?

Akilo - Jes!

Testudo - Ni provu fari tiele: ĉu vi konsideras, ke la homoj estas unuopaj organismoj?

Akilo - Jese.

Testudo - Do, kiel vi konsideras infano? Ĉu ĝi estas organismo?

Akilo - Kiel ne?

Testudo - Kaj tamen, ĉu li povus transvivi sen siaj gepatroj aŭ iuj, kiuj subtenas ĝin dum la unuaj jaroj post la naskiĝo?

Akilo - Ne! Ĉiu infano bezonas iun por esti kreskigita.

Testudo - Do, la infanoj ne respektas nian skemon.

Akilo - Kial?

Testudo - Ĉar, ni asertas samtempe, ke infano estas organismo, ke organismo estas organismo kiam ĝi ne dependas de aliaj organismoj, kaj ke infanoj dependas de iu por kreski. Do, ni atingis paradokson!

Akilo - Vere! Ho, ve! Mi ne plu komprenas ion! Kie estis la problemo?

Testudo - Nu, oni povas ŝanĝi aŭ la difinon de organismo aŭ ni povas aserti, ke infanoj sendependas de iu por kreski.

Akilo - Konsidere, ke la infanoj certe bezonas iun por esti kreskigita, ni devas akcepti, ke nian difinon de organismo ne bonas.

Testudo - Ni asertis, ke "organismo estas organismo, kiam ĝi ne dependas de alia organismo''. Ĉu ni devus ŝanĝi tiun ĉi difinon.

Akilo - Strange, de certa vidpunkto mi daŭre konsideras tiun ĉi difinon intuicie valida, kaj tamen raciemi komprenas, ke ĝi estas problema. Eble la problemo estas koncentriĝita en tiu "dependas''. Verŝajne ĝi estas tro ĝenerala. Eble...

Testudo - Ĉu vi trovis ion?

Akilo - Mi estas pensanta pri la diferenco, kiu ekzistas inter la necesaj organismoj por herbomanĝulo kaj por karnomanĝulo. Ambaŭ bezonas aliajn manĝeblajn organismojn, kaj tamen la herbomanĝulo plue bezonas mikroorganismojn por digesti la celulozon. Tamen, tiaj mikroorganismoj sukcesas rompi la celulozon kaj redonas la necesan substancon por la herbomanĝulo: en tiu ĉi paŝo, ili akiras manĝaĵon por si mem. La celulozo estas por ili manĝaĵo, kies forĵetaĵo estas la necesa substanco por la mamulo. Jen la diferenco: la mikroorganismoj mem dependas de la herbomanĝulo, dume la vegetaloj, kiujn estas manĝita de la mamuloj, povas trankvile vivi sen ili. Eĉ la gazelo povas vivi sen la leono.

Testudo - Interesa afero.

Akilo - Oni povas redifini organismon tiele: organismo estas organismo, kiam ĝi ne dependas de aliaj organismoj, kiuj siavice dependas de ĝi.

Testudo - Do, vi estas parolante pri la simbiozo. Ĝi devenas de la antikv-grekaj vortoj syn- "kun'' kaj -bios "vivo''. Oni povas alie esprimi "esti en simbiozo'' kun la verbo "kunvivi''. Kompreneble tiu ĉi verbo estas tiel ĝenerala, ke ĝi ne celas apartan signifon. Do, biologie la vorto "simbiozo'' havas specifan signifon.

Akilo - Tamen, kia estas la difino de "simbioza rilato'' en Biologio?

Testudo - Laŭ tio, kion mi memoras, simbiozo estas strikta rilato inter du aŭ pli organismoj, kie ili reciproke eltiras utilon. Kelkfoje, oni nomas simbiozon eĉ rilatojn, kie nur unu el la konsiderataj organismoj akiras utilon, dume la aliaj estas indiferentaj.

Akilo - Bone. Mi kaptis diferencon inter la difinon, kiun vi ĵus donis al mi pri simbiozo kaj mia difino de unuopa organismo.

Testudo - Kia?

Akilo - En mia difino, la simbiozo estas esenca, nome la organismoj simbioze interrilataj striktebezonas tian interrilaton. Unu sen la alia mortus. Do, ilia interrilato estas "esenca'' por la vivo.

Testudo - Interesega! Ĉiu ĉi alportas alian demandon: ĉu organismo en simbioza interrilato kun aliaj organismoj estas unuopa organismo?

Akilo - Laŭ mia difino ne!

Testudo - Tiam, kio ĝi estas?

Akilo - Ĝi estas nur parto de unuopa organismo.

Testudo - Daŭre interesa. Nun mi havas alian demandon por vi. Ĉu homa koro estas organa?

Akilo - Kompreneble.

Testudo - Ĉu ĝi estas organismo?

Akilo - Ne, kiel alie? Li komplete ne povas ekzisti sen la cetero de la homa korpo. Do, la lasta difino de unuopa organismo, kiun ni deklaris, li ne estas organismo, kvankam organa. La koro vivas danke al sia interrilato kun la homa korpo. La koro permesas, ke la homa korpo funkciu, kaj la homa korpo permesas, ke la koro akiru nutraĵon kaj protektadon. Tiu ĉi estas strikta interrilato; tiel strikta, ke ni kutime ne pensas al la koro kaj al la cetera homa korpo kiel du apartigitaj objektoj.

Testudo - Kaj, mi imagas, ni povas aserti la saman por ĉiu esenca, homa organo, ĉu ne?

Akilo - Sendube.

Testudo - Imagu, nun, ke ni tre makabre eltirus esencan organon de homa korpo. Tia ago certe portus al la morto de tiu homo. Kaj tamen, la morto estus subita?

Akilo - Ne... aŭ, pli bone, dependas...

Testudo - Dependas de kio?

Akilo - De la esenca organo. Mi ne estas sperta pri tiu ĉi temo, sed mi povas imagi, ke ekzistas organoj pli esencaj ol aliaj: nome, kelka esenca organo estus tiel esenca, ke apenaŭ ĝi estus eltirita, la tuta korpo rompiĝus. Aliaj organoj povus esti malpli esencaj. Fakte, dum la akcidentoj, ofte okazas, ke homoj kun tre malbonaj vundoj sukcesas atingi la hospitalon.

Testudo - Ni konsideru la renojn. La renoj estas esencaj organoj. Tamen, ĝi ŝajnas al mi malpli esencaj ol la koro. Eble, sen la renoj persono sukcesos transvivi dum pli granda periodo malgraŭ la neevitebla fino. Ĉu konsentite?

Akilo - Konsentite.

Testudo - Do, imagu, ke ni forprenus la renojn el persono. Antaŭ la forpreno, la persono estus unuopa organismo, ĉu ne?

Akilo - Kompreneble.

Testudo - Poste, li kio estus? Ĉu li estus organismo?

Akilo - Kiel ne? Kvankam mortanta, ĝi estus organismo.

Testudo - Kaj tamen, kiam ni konsideris herbomanĝulon, vi asertis, ke herbomanĝulo sen ĝiaj mikroorganismoj ne estas organismo: ĝi nur estas parto. Kaj ĝiaj mikroorganismoj estas esencaj partoj de ĝia esenco, tiuj etaj organismoj permesas al la tuto, herbomanĝulo plus mikroorganismoj, esti konsiderita organismo. Nun, male, vi estas asertanta, ke la renoj estas esenca parto de la homa korpo, kaj tamen, homo sen renoj ĉiam estus organismo. Kial tia diferenco inter la homoj kaj la herbomanĝuloj?

Akilo - Mi tute ne scias, kiel respondi al vi. Mi bezonas tempon por pripensi tiun ĉi aferon. Ĉu ni povas renkontiĝi morgaŭ, ĉe la sama loko je la sama horo?

Testudo - Certe! Mi estas scivola pri tio, kion vi elpensus ĉi-vespere!

Nessun commento:

Posta un commento