各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

lunedì 13 giugno 2011

Pri la politikaj elektoj kaj la referendumoj...

Mi kaj mia amkunulino antaŭhieraŭ babilis pri la referendumoj, kiuj estas dum hieraŭ kaj hodiaŭ en Italio. Ili temas pri la privatigo de la akvo, pri la nukleaj reaktoroj kaj pri la laŭrajta malebligo.

Ŝi diris al mi, ke kiel ĉiam la temo estas malfacile klarigebla. Fakte, kiam oni aŭskultas la du vidpunktojn (klarigitaj de inteligentaj kaj sinceraj personoj) oni malfacile kontraŭas iun aŭ la alian. Ĉiuj havas bonajn argumentojn. Tial, kiel ni faras por elekti la ĝustan ideon?

Tiu tute ne estas facila, kompreneble. Tamen, mi pensas, ke tia situacio, kiam ni perceptas la pravecon de ambaŭ la kontraŭaj vidpunktoj, estas la plej bona situacio. Sendube. Ni nur devas pliprofundigi la temon kun propra esplorado.

Mi opinias, ke pri aferoj tiel kompleksaj kiel la administrado de nacio, ne ekzistas simpla respondo eĉ al la plej simplaj demandoj. Se mi nur pensas pri la homa korpo: kiom simplajn demandojn ni povas fari, kiuj ankoraŭ ne havas respondojn? Escepte de tre maloftaj kazoj, la naciaj elektoj ĉiam estas malfacilaj.

Kompreneble, registaro devas plenumi elekton, kvankam tiu elektado ne facilas, ĉar elektado (la ago de plenumi elektojn pri la diversaj naciaj temoj) estas la ĉefa rolo de registaro. Registaro, kiu ne elektus nenion, al neniu utilus.

Post la elektado de unu el la eblaj respondoj al problemo, la registaro devas subteni tiun ideon. Kaj la ordinara efiko estas, ke la opoziciaro ekkontraŭas tiun elekton.

Vidante de la ĵus klarigita vidpunkto, emocie konduti pri politiko estas nekomprenebla por mi. Tamen kiom emociojn la homoj elirigas dum tiaj referendumoj!

Ekzistas personoj, kiuj vidas la referendumon kiel laŭrajta kaj ĝusta demokratilo. Ekzistas personoj, kiuj opinias, ke la referendumaj demandojn estas senutilaj kaj eble danĝeraj, ĉar la temoj estas malfacilaj kaj la personoj ne estas tiel informiĝintaj (kaj iu alia eĉ asertas, ke ne ĉiuj estas inteligentaj!).

Mi ne ankoraŭ decidis kie mi estas inter la du vidpunktoj, kaj tamen mi ĉiam memoras la jenan: la formikoj estas iu el la plej malinteligentaj bestoj, kiujn oni povas trovi; ili eĉ estas preskaŭ blindaj; kaj tamen, ili kune sukcesas formi aron, la formika kolonio, kiun estas tre inteligenta. Tiu inteligenteco ankoraŭ ne estas plene komprenita de la sciencistoj, kaj eĉ tiu karakterizo ne estas studata ekde multa tempo. Tiam mi demandas: se ni ne sukcesas kompreni la kialon kaj la kielon pri la elstariĝanta inteligenteco de multaj malinteligentaj formikoj, kiel oni povas koni la rezulton de interago inter milionoj da inteligentaj homoj?

Nessun commento:

Posta un commento