各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

mercoledì 31 marzo 2010

Kakto vosto de muso

La kaktoj ĉiam mirigas min, ĉar por mi estas preskaŭ nekredebla ke el planto tiel malbela, karakterizita de pala verdo, dornoplena, povas elveni floroj tiel belaj!

La kakto, kies fotoj estas ĉi tie, estas mia. Mi ne scias kiel estas nomita en aliaj landoj, sed en Italujo ni nomas ĝin: "Kakto vosto de muso", por la simileco de la brakoj kompare kun vosto de muso.



martedì 30 marzo 2010

Pliigita Realo






















Ĉu vi iam aŭdis pri Pliigita Realo (Augmented Reality)? Mi ĵus legis sur Vikipedio ke estas formo de interago inter la ĉirkaŭa medio kaj la komputilo. Fakte la komputilo rekonas kelkajn ŝlosilajn figurojn, kiujn, poste, ĝi sukcesas uzi por krei movantajn bildojn. Ĉi tiuj bildoj estas surmetita, ekrane, al la medio.
Mi konsilas al vi legi la mallongan vikipedian artikolon pri la Pliigita Realo, kaj, poste, iru al ĉi tiu retpaĝo, kie, post preso de unuopa-paĝa dosiero, vi povas interagi kun virtuala pejzaĝo per via retkamerao.


lunedì 22 marzo 2010

Paranormala Aktiveco (Paranormal Activity en Esperanto)

Se vi volas vidi la tre belan hororan filmon "Paranormal Activity" (Esperante "Paranormala Aktiveco") kun la subtitoloj en Esperanto, vi povas iri ĉi tien.
Krome, se vi volas legi kelkan informon pri la filmo, ekzistas vikipedia artikolo.

martedì 16 marzo 2010

Musoj kiel lacertoj: forpreni genon kaj la vosto rekreskas

Forprenante la "P21" la musoj povas ankaŭ ripari vundon sen cikatroj

Rimarkindaj regeneraj kapabloj estas konataj nur por animaloj malpli evoluintaj ol mamuloj, do senvertebruloj kaj vertebruloj kiel la amfibioj, ekz. salamandroj kaj lacertoj. Estas konate, ke salamandro, kiu perdis la voston, povas reformi ĝin. Sed por muso simila kapablo ŝajnis ne ekzisti. Tamen usonaj esploristoj hazarde rimarkis, analizante laboratoriajn musojn kun vundoj (precize truoj) sur la oreloj, ke kelkaj el ili dum malmulta tempo kapablis fermi la truojn, fine montrante sanan orelon sen signoj. Profunde enketinte la musojn kun la misterajn kapablojn, la esploristoj rimarkis, ke ĉi tiuj ronĝuloj estis sen la geno "P21". Al ĉi tiu respondas la kapablon de la ĉeloj, ĉe la lezo, regeneriĝi spontane, dankante la agon de la stamĉeloj (aŭ praĉeloj, laŭ vikipedia artikolo), reformante ĝuste sanan histon, kiu ne estas cikatra. Studado pliprofundigita pri "P21" kaj ĝia funkciado povus malfermi novajn vojojn por la regenerado de malsanaj histoj.

martedì 9 marzo 2010

hVortaro: Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano

Per tutti gli italiani che vogliono iniziare a studiare l'Esperanto, consiglio vivamente il dizionario elettronico chiamato hVortaro. Questo dizionario è estremamente utile perché abbastanza completo nei lemmi, molto semplice e chiaro, diversamente da altri dizionari in rete (compresi quelli di Lernu! e Reta Vortaro), quest'opera contiene tantissimi esempi, assolutamente utili quando si voglia scrivere in Esperanto.
Dal sito potete scaricare direttamente il dizionario in modo gratuito, e, di tanto in tanto, anche gli aggiornamenti (anche dei lemmi medesimi).
Assolutamente da avere! Averlo saputo prima!!!

domenica 7 marzo 2010

Spiritaĵo - La ĉevalo kaj la anserino

Ĉi tiu estas spiritaĵo, kiun mi tradukis el la itala lingvo!

La ĉevalo kaj la anserino

Ĉevalo kune kun anserino promenas tra la kamparo.
Je certa momento la ĉevalo falas en kavon de movsablo kaj ekhenas senespere, petante helpon al l' ansero.
L' anserino trankviligas lin: "Mi iras al tiu belega bienmastro: li havas eksterordinaran Porche Cayenne, per kiu li sukcesos eltiri vin el tie!"

Fakte, post kelkaj minutoj, la "belegulo" remorkas la ĉevalon kaj per sia potenca kamparaŭto li savas la povrulon el la koto.

Post malmultaj semajnoj la duo, ĉiam promenante, ne ekkonscias je esti denove en la sama loko; ĉifoje en la movsablo falas la anserino.

Baraktante terure, ŝi petas la ĉevalon je ekkontakti la bienmastron kun la Porche Cayenne por elirigi ŝin tiel, kiel ŝi mem jam faris.

La ĉevalo, anstataŭ aŭskulti ŝin, restas ĉe la rando de la flako, etendas al ŝi sian "ilon" kaj invitas ŝin kapti ĝin firme; poste, retromarŝante, li savas la anserinon el la movsablo.

Moralo: se vi havas ĝin kiel ĉevalo, vi ne bezonas havi Porche Cayenne por remorki anserinon.

venerdì 5 marzo 2010

Amerikanino - American Woman by Lenny Kravitz en Esperanto

Ĉu vi memoras tiun usunan kanton, kiu nomiĝas "American Woman"? Estas kanto de Lenny Kravitz. Mi tradukis ĝin, adaptante la tradukon al muziko. Ĉi tiu estas la rezulto kaj malsupre estas la video kun la karaokeo de la originala kanto. Oni povas aŭskulti la karaokeon kaj samtempe legi la tradukon. Mi esperas ke ĝi plaĉas al vi!

Amerikanino (American Woman)

Amerikanino, staru for de mi
Amerikanino, panjo lasu min viv'
Ne venu resti ĉe mia pordo
Mi ne plu volas vian vizaĝon
Mi havas pli gravajn afer'
ol perdi temp' maljuniĝante kun vi.
Nun ino, staru for
Amerikanino, aŭdu kion mi diras

Amerikanino, foriru de mi
Amerikanino, panjo lasu min viv'
Ne venu frapi ĉe mia pordo
Mi ne plu volas vian ombron
kolor' lumoj hipnotigas
briligu aliaj okul'
Nun ino, staru for
Amerikanino, aŭdu kion mi diras

Amerikanino, mi diris foriru
Amerikanino, aŭdu kion mi diras
Ne venu resti ĉe mia pordo
Mi ne plu volas vian vizaĝon
Mi ne bezonas viajn militaĵojn
Mi ne bezonas viajn getaĵojn
kolor' lumoj hipnotigas
briligu aliajn okul'
Nun ino, staru for
Amerikanino, aŭdu kion mi diras
Amerikanino, staru for de mi
Amerikanino, panjo las' min viv'

Mi devas iri
Mi devas foriri
Pensas mi dev' iri
Mi volas forflugi
Mi lasontas vin ino
Mi lasontas vin ino
Mi lasontas vin ino
Mi lasontas vin ino
Ĝis ĝis, ĝis ĝis
Ĝis ĝis, ĝis ĝis
Amerikanino
Vi ne bonas por mi
Mi ne bonas por vi
Rigardante vin okulrekte
diru al mi kion mi devas fari
Mi lasontas vin ino
Vi scias, mi devas iri
Mi lasontas vin ino
Mi devas iri
Mi devas iri

Mi devas iri
Amerikanino
Je'


giovedì 4 marzo 2010

Tibeto

Hodiaŭ mi vidis tre belan ĉinan karaktron, kaj mi devas montri ĝin al ĉiuj.
Mi aldonas ankaŭ ĉinan videon, tiel ke vi povas legi kaj aŭskulti la Ĉinujon (estas malsupre!).


La prononco en Pinjino estas: zang4 aŭ cang2.
Oni uzas ĉi tiun karaktron, ekzemple, por skribi la vorton "Tibeto" en ĉinalingvo: "西藏" (xi1 zang4), aŭ, per la alia prononco, en ĉinalingva Youtube, kiam ni volas meti ian videon inter la favorataro, ni trovas la frazon: "加入收藏" (jia1ru4 shou1cang2), kiu precize signifas: "enmeti ĝin en la favorataro"; fakte "收藏" signifas "kolekti".

Ĉiukaze, la ĉina karaktro 藏 estas belega pro sia malsimpleco, sia mistereco. La ĉinalingvo neniam ĉesos mirigi min!


martedì 2 marzo 2010

La faleno enamiĝinta

Belega poemo de Franco Ferrero, bravega itala nuna poeto, kaj itale kaj esperante.
La originala poemo nomiĝas: "La falena innamorata" ("La faleno enamiĝinta"), kaj mi tradukis ĝin por la Esperanta mondo, sed unue mi skribas al vi la itala versio.
Konsileto: legu la poemon aŭskultante la muzikan pecon: "アマレットの夏" ("Amaretto no Natsu") de la japana animeo: "Aria the Animation"; malsupre vi trovos la video de Youtube.
(Consiglio: leggere la poesia ascoltando il brano che c'è sotto!)

Bruciato tutto l'olio dell'amore
la lampada ha perso ormai ogni calore;
ma continua, la falena innamorata
a sfrangere nel buio le sue fragili ali
su quei cristalli che l'hanno incantata
dicendo a se stessa che sono ancora uguali
e che, pur se si è spento il calore che dava,
la lampada è sempre la stessa che amava;
non vuol capire, la farfalla tradita,
che la sua notte d'amore è già finita.

Jen al vi la Esperanta versio:

Bruliginte komplete la oleon de l' amo
la lampo jam tute perdis sian varmon;
sed, la faleno enamiĝinta, daŭrigas
en la mallumo la svingadon de ĝiaj flugiloj
sur tiuj vitroj, kiuj ĉarmis ĝin,
dirante al si mem ke ili ankoraŭ estas la samaj
kaj ke, kvankam forpasis la varmo, kiun ĝi donis,
la lampo ĉiam estas la sama, kiun ĝi amis;
ne volas kompreni, la perfidata papilio,
ke sia nokto de amo jam finiĝis.