各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

giovedì 18 novembre 2010

Kiel rapide serĉi per NPIV 2002 (papera aŭ pdf-a versio): litera indekso

La Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV) estas tre bela kaj unuopa libro. Tamen ĝi ankoraŭ estas papera libro, kaj uzi ĝin, kiam oni devas rapide skribi interrete, ne estas la plej facila de la agoj.

Tial, mi imagas, ke multaj ol la esperantistoj, post la akiro de la papera vortaro, serĉis pdf-version. Ĉi tiu versio ekzistas, kaj tamen la paĝoj ne estas tekste serĉeblaj, ĉar ili estas kiel bildoj, ne kiel tekstoj. Bedaŭrinde, uzi la pdf-versio de NPIV tiel maniere estas verŝajne nur iomete pli komforta ol la papera versio.

Pli bona metodo estas la jena: noti la paĝojn de la diversaj literoj de la alfabeto en la pdf. Tio multe helpus. Se oni tiam konservas ĉi tiun liston "litero - paĝo" en simpla teksta dosiero, vi povas uzi la funkcio "serĉi" (kaj sub Vindozo, kaj sub Linukso) por trovi la ĝusta litero kaj do la ĝusta paĝo.

Tiel vi povas serĉi pli rapide kaj por la papera kaj por la pdf-a versio de via NPIV.

Krei tiun liston estas iom teda, do mi decidis kunpartigi mian laboreton.

Jen la listo: NPIV 2002 - Litero-indekso


Por tiuj, kiuj havas Linukson kaj deziras uzi pli rapide sian pdf-an version, mi skribis etan skripton (shell script, bash, ktp). Tiu skripto permesas vin aŭtomate serĉi la litero(j)n per la indekson kaj aŭtomate malfermi la pdf-version de via NPIV ĉe la trovita paĝo.

Jen la skripto: serĉiNPIV2002.html

La ruĝaj partoj estas tiuj, kiujn vi devas ŝanĝi por rilati la skripton al viaj dosieroj kaj dosierujojn. La variablo "$HOME" estas la kutima: "/home/vianomo", kiu estas via homa, ĉefa dosierujo en Linukso.

La verda parto, la vorto "evince", estas alia aĵo, vi eble devas ŝanĝi. Mi uzas Ubuntu 10.04, kaj sub ĝi la programo por legi la pdf-on nomiĝas precize "evince"; la parametro "-p" utilas por klarigi la paĝon, kie la pdf-o devas esti malfermita.

La lazuraj partoj estas nur la ripeto de la nomo, kiun mi uzis por mia skripto. Vi kopias ĉi tiun skripto kaj vi konservas ĝin per teksta dosiero (pli bone se .sh). Kaj en la lazuraj lokoj, vi metas la nomon, kiun vi donis al la skripton.

Eta konsilo: estas multaj metodoj por komenci skripton. Mi konsilas uzi la sintakson:

". skripto.sh"

kie la punkto permesas la komenco de ĝi.

2 commenti:

  1. En unua versio de ĉi tiu artikoleto, mi montris rekte la skripton. Bedaŭrinde, la skripto estis malbone montrita, pro mia nekapablo pri html.
    Nun, mi decidis, ke estas pli bone krei dosieron (html), kiu vi povas malfermi kaj vidi la ŝanĝindajn pecojn (kie mi priskribas supre), kaj konservi ĝin kiel teksta dosiero (".sh").

    RispondiElimina
  2. Mi kreis novan version de la skripto. Ĝi nun estas pli multe rapida: mi sukcesis trovi metodon por elekti preskaŭ ĉiam la ĝustan paĝon (tiu, kie troviĝas la vorto serĉita).

    RispondiElimina