各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

mercoledì 1 settembre 2010

Eksterterano-ĉasistoj devus serĉi artefaritajn inteligentojn

(Tradukado de BBC-artikolo.)


Longserva astronomo asertis ke la ĉaso de ekstertera vivo devus konsideri eksterteranajn "sentantajn maŝinojn".

SETI, Serĉado de Eksterterana Inteligento, ĝis nun serĉis radiajn signalojn de mondoj kiel Tero.

Tamen Seth Shostak, astronomo de SETI, opinias ke la tempo ekde la ekstertera evoluigo de radia teknologio ĝis la evoluigo de artefarita inteligento (AI) estus mallonga.

Skribante sur Acta Astronautica, li asertis ke la ebloj favoras la trovadon de tia ekstertera AI, ol "biologia" vivo.

Multoj, kiuj laboras pri SETI, ekde longa tempo asertis ke la Naturo povus esti solvinta la problemo de la vivo, uzante malsimilan strukturon aŭ malegalajn kemiajn kombinaĵojn, sugestante ke la eksterteranoj ne nur povus esti nekompareblaj al ni, sed ili povus malegalis nin ĉe la biologia nivelo.

Tamen, SETI esploristoj ĉefe laboris sub la premiso - kiel starta punkto por la serĉado tra la tuta universo - laŭ kiu, la eksterteranoj estus "vivaj" laŭ la senco, kiun ni konas.

Ĉi tio direktis la ĉason al vivo, kiu almenaŭ sekvas kelkajn regulojn de biokemio kaj vivas dum finia periodo de tempo, generas filojn kaj estas submetita al la procezo de la evoluo.

Tamen D-o Shostak asertas, ke dume la evoluo povas foruzi grandan amason de tempo por evoluigi estaĵojn, kiuj kapablas komuniki preter ilia planedo, la teknologio povus esti antaŭeniranta tiel rapide, ke ĝi jam povas eklipsi la specion, kiun evoluigis ĝin.

"Se vi rigardas la tempan skalon de la evoluigo de la teknologio, ĉe certa punkto vi eltrovas la radion kaj tuj poste vi iras tra la aero kaj tiam ni havas la eblon por trovi vin," li diris al BBC Novaĵoj.

"Tamen dum malmultaj jarcentoj ekde la eltrovo de la radio - almenaŭ se ni estas ia ekzemplo - vi eltrovas la pensantajn maŝinojn; verŝajne ni faros tion dum ĉi tiu jarcento.

"Tiel vi inventis viajn heredantojn kaj nur dum malmultaj jaroj vi restas 'biologia' inteligento."

Laŭ probablo-vidpunkto, se tiaj pensantaj maŝinoj iam evoluis, estas pli probabla trovi signalon de ili ol de la 'biologia' vivo.



Micromondi (17)
Micromondi (17)
Movanta Celo

John Elliott, longserva SETI-esploristo de la Leeds Metropolitan University, asertas ke D-o Shostak estas konkretiganta senton, kiu ne estas nekomuna en la SETI-komunumo.

"Vi devas komenci de ie, kaj tio ne malpravas," D-o Elliot diris al BBC Novaĵoj.
La ekstertera AI de la centro de Lakta Vojo povus decidi restadi ĉe galaksiaj centroj, kie materio kaj energio abundas.

"Tamen post serĉado de signaloj dum 50 jaroj, SETI iras al konscio ke verŝajne la kompreno de la metodo, laŭ kiu nia teknologio evoluas, estas bona indikilo por kiel aliaj civilizoj - se ili ekzistas tie ekstere - povus esti evoluintaj.

"Certe tio, kion ni serĉas tie ekstere estas evolua movanta celo."

Kaj D-o Shostak kaj D-o Elliott opinias, ke trovi kaj kompreni ian ajn mesaĝon de tia eksterteraj pensantaj maŝinoj povus esti pli malfacila ol la "biologia" okazo, sed la ideo provizas novajn direktojn al kiuj rigardi.

D-o Shostak asertas, ke la ekstertera AI-vivo verŝajne migrus al lokoj, kie ĉu materio ĉu energio - la solaj aĵoj, kiuj interesigus la maŝinojn, laŭ li - abundus. Tio signifas ke la SETI-ĉaso povus bezoni enfokusiĝi pri varmaj, maljunaj steloj aŭ eĉ pri la centroj de la galaksioj.

"Mi opinias, ke ni povas foruzi almenaŭ malgrandan parton de nia tempo... rigardante al direktoj, kiuj eble ne estas la plej allogaj laŭ biologia inteligento, sed eble kie la sentantaj maŝinoj vizitadas."

Nessun commento:

Posta un commento