各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

martedì 22 novembre 2011

Viandmanĝuloj kaj hommanĝuloj.


- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi sciis, ke mi estas vegetarana?
- Akilo: Tute ne! Ekde kiam? Estas io freŝdata?
- Testudo: Reale, jam nun estas ekde diversaj jaroj.
- Akilo: Ĉu vere? Mi tute ne sciis. Tamen estas rimarkebla afero.
- Testudo: Ja! Sed ni preskaŭ neniam manĝas kune. Ni nur babilas!
- Akilo: Nepre! Niaj tagoj kune pasas dialoge...
- Testudo: Ĉu vi scias, ke tiu ĉi fakto pri mi igas scivolaj multajn miajn konatulojn.
- Akilo: Kompreneble. Kvankam hodiaŭ ne estas konsiderita stangaĵo, ne estas multaj personoj, kiuj vegetaranas.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: Nu, rigardante la personojn, kiujn mi konas, nur eta aro estas vegetarana. Anstataŭe, por esti pli preciza, mi nur konas du vegetaranojn. Vi estas la tria!
- Testudo: Mi konsentas pri la malmulteco. Pensu, ke mi konas eĉ neniun, kiu estas vegetarana!
- Akilo: Ĉu vere? Tiom pli komprenebla la fakto, ke vi igas viajn konatulojn scivolaj.
- Testudo: Ja... tamen mi estas same scivola.
- Akilo: Pri kio?
- Testudo: Pri tiuj, kiuj ne estas vegetaranaj.
- Akilo: Vi ne estas iu el tiuj fanatikuloj, mi esperas!
- Testudo: Ne! Cetere, vi konas min, kara Akilo. Vi scias, ke mia vivo estas pli plena je demandoj ol respondoj.
- Akilo: Jes. Nepre. Kaj do... pri kio via scivoleco?
- Testudo: Kial tiom da scivoleco pri mia manĝa elekto?
- Akilo: Nu... mi pensas, ke ĉio tio, kio sin disigas de la ordinareco estas kurioza, scivolemiga. Ŝajnas al mi tre komprenebla.
- Testudo: Jes. Mi komprenas la scivolemon pri io neordinara. Tamen, mi celis la logikan sferon.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Estas mi, kiu ne komprenas la logikan parton de la ne-vegetaranoj.
- Akilo: Strange: pro tio, kion mi komprenis, vi ne ĉiam estis vegetarano, ĉu ne? Do... vi devus koni la kialojn de la ne-vegetaranoj.
- Testudo: Jes. Mi ne ĉiam estis vegetarano. Tamen mi ne konas la kialojn de konvinkiĝinta ne-vegetarano, ĉar mi ne estis tiel, kiam mi estis pli juna. Mi nur faris tion, kion ĉiam estis farita: mi manĝis la viandon. Nur kiam mi demandis min pri tio, mi akiris respondojn, kiuj ŝanĝis mian vivon. Do, mi neniam estis konvinkiĝinta pri miaj kutimoj. Simple, mi ne pripensis ilin.
- Akilo: Bone! Vi estas bonŝanca, hodiaŭ, kara Testudo. Mi estas konvinkiĝinta ne-vegetarano. Aŭ, kiel mi ŝatas nomi min mem: mi estas ĉiomanĝa!
- Testudo: Perfekte! Do, vi asertas, ke vi estas konvinkiĝinta pri via ĉiomanĝeco, ĉu ne?
- Akilo: Absolute!
- Testudo: Kial vi nomas vin ``konvinkiĝinta''?
- Akilo: Ĉar mi konvinkis min, ke manĝi viandon estas ĝusta. Kaj nenio problemo ekzistas.
- Testudo: Do, laŭ vi estas vera distingo inter la homoj kaj la bestoj, ĉu ne?
- Akilo: Ne... vere ne. Mi nur pensas, ke manĝi viandon estas io el la plej naturaj aferoj, kiujn vi povas trovi sur la Tero. Diverseco estus inter homoj kaj bestoj, se nur la homoj manĝus viandon. Sed tiel ne estas. La bestoj mem manĝas viandon kaj neniam pripensa tiun ĉi fakton. Do, kial ni devus prizorgi?
- Testudo: Do, vi asertas, ke, konsidere ke la bestoj manĝas viandon kaj la agoj de la bestoj estas naturaj pro la difino de naturo, tiam manĝado de viando estas natura kaj do ĝusta, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte.
- Testudo: Lasu min rediri tion laŭ la jena maniero: vi asertas, ke, konsidere ke la bestoj agas laŭ aparta maniero kaj la agoj de la bestoj estas naturaj prodifine, tia maniero estas natura kaj do ĝusta. Ĉu mi korekte esprimis viajn pensojn?
- Akilo: Mi ankoraŭ ne komprenis, ĉar vi abstraktigi mian frazon, pasante de ``manĝi viandon'' al ``agi laŭ aparta maniero''. Tamen, ŝajnas al mi, ke via aserto estas korekta.
- Testudo: La utileco de la abstraktigo estas tuj videbla: se mia rediro estas korekta, tiam ni ĵus ĝeneraligi vian penson ekde io, kio aplikiĝas al la nura manĝado de la viando, al io, kio aplikiĝas al ĉia agado de la bestoj.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Pensu pri mia ĝeneraligo, kiun vi konsentis antaŭe: ĉiu ago de besto estas natura pro difino kaj, pro via logiko pri la viandmanĝado, tio, kio naturas, ĝustas.
- Akilo: Mi ekvidas problemojn en tiu ĉi difino.
- Testudo: Ĉu vi konas la kukolo?
- Akilo: Jes. Mi scias, ke ĝi estas birdo, kiu havas kuriozan pepon.
- Testudo: La kukolo estas fama ankaŭ pro alia afero. La kukulo kutime ne kovas siajn ovojn. Ĝi ekspluatas la kovejon de alia birdo, kies ovoj estas tre simila al ĝiaj. Kiam la alia birdo malproksimiĝas de la kovejo, la kukolo forigas la grandan parton de la aliulaj ovoj kaj enmetas siajn ovojn anstataŭe. Poste foriras kaj ne plu vidas siajn ovojn.
- Akilo: Estas preskaŭ nekredebla.
- Testudo: Ja... la rilato inter la kukolo kaj la alia birdo estas tre strikta. Kompreneble la kukolaj ovoj estas parazitaj: ili anstataŭas la aliulajn.
- Akilo: Jes. Mi komprensas.
- Testudo: Kompreneble, la ovoj de la alia birdo estas mortigita de la kukolo kaj nur la kukolaj transvivas.
- Akilo: Tiu estas vere kurioza.
- Testudo: Ja... tamen pensu pri la homoj. Ĉu vi difinus ``kurioza'' homon, kiu mortigus la aliulajn gefilojn por anstataŭi ilin per la siaj? Aŭ ĉu vi difinus tian homon terura?
- Akilo: Nepre! Terura homo li sendube estus.
- Testudo: Ĉu tiaj agoj de tiu terura homo estas ĝustaj?
- Akilo: Kiel ili povas esti konsideritaj ĝustaj? Ili estas abomenaj.
- Testudo: Ja. Do ni ĵus montris okazon, kie la rezonado ``se natura tiam ĝusta'' ne plu funkcias. Kaj simpla estus montri multajn aliajn okazojn, kie la naturo nature kondutas laŭ home malĝusta maniero.
- Akilo: Jes... sed ĉiukaze estas diferenco. Ni estas homoj. Mi ne pensas, ke la konduto de la kukolo estas konsiderebla ``malĝusta''. Finfine, ĝi kondutas nature. La homoj havas alian sentemon kaj aliajn bezonojn, eĉ emociajn.
- Testudo: Do, vi estas asertanta, ke ekzistas distingo inter la homoj kaj la besto, ĉu ne?
- Akilo: Jes. Fundamente la homoj sentas la ĝustecon kaj la malĝustecon de iliaj agoj. La bestoj tute ne.
- Testudo: Tamen, kiam komence mi demandis al vi, ĉu ekzistis distingo inter homoj kaj bestoj, vi asertis, ke ne ekzistis. Ĉu vi reprenis vian aserton?
- Akilo: Ĉu vere?
- Testudo: Ja. Vi uzis la egalecon inter la homoj kaj la bestoj por aserti, ke la manĝado de viando estas natura, do ĝusta. Nun, vi rekonas, ke ne ĉio tio, kio naturas, ĝustas. Kion vi nun pensas pri la manĝado de viando? Ĉu ĝi ankoraŭ ŝajnas al vi ĝusta, kiel vi mem difinis ĝin antaŭe?
- Akilo: Jes. Jes. Kial ne? Ĝi estas natura. Nu... mi komprenas, ke tio ne implicas ĝian ĝustecon, tamen manĝi viandon estas natura. Fakte, ĉiu viandmanĝa besto montras tian naturecon.
- Testudo: Bone. Tamen la homoj elektas la farindajn agojn, kiam tiaj agoj estas ĝustaj. Alie, ni homoj perceptas, ke estas io malĝusta kaj ne plu faras tiajn agojn. Ĉu ne?
- Akilo: Jes. Sed mi ne asertis, ke la viandmanĝado estas malĝusta. Mi nur asertis, ke ĝia ĝusteco ne dedukteblas de ĝia natureco.
- Testudo: Nepre. Do, kial vi pensas, ke la viandmanĝado estas ĝusta? Aŭ kiel vi povus dedukti ĝian ĝustecon?
- Akilo: Mi tute ne scias. Mi sentas, ke ĝi estas ĝusta, sed nun mi ne scias, kiel montri ĝin.
- Testudo: Tio ne estas problemo. Ni provu alfronti la temon kontraŭe: se ni ne kapablas montri la ĝustecon de la viandmanĝado, ni kapablas montri la malĝustecon de la hommanĝado.
- Akilo: Ĉu hommanĝado? Kion vi celas diri?
- Testudo: Precize, la manĝado de la homoj.
- Akilo: Ĉu manĝi homojn? Kion vi diras?
- Testudo: Ni ambaŭ konsentas, ke manĝi homojn estas malĝusta ago, ĉu ne?
- Akilo: Nepre!
- Testudo: Mia demando simplas: kial?
- Akilo: Ĉu tio ne estas jam memkomprenebla?
- Testudo: Mi komprenas vin, tamen ni prefere montru eksplicite niajn argumentojn. Tiel, ni plejeble facile analizos ilin.
- Akilo: Estas malmulto analizinda pri tio: manĝi homon signifas mortigi homon, kaj eble igi lin suferanta.
- Testudo: Do, ĉu la problemoj pri la manĝado de homo estus lia sufero kaj lia mortigo?
- Akilo: Certe!
- Testudo: Kial estus problemo igi iun suferanta?
- Akilo: Kial? Ĉar neniu ŝatas la suferadon. Kial igi aliulon suferanta? Estus profunde malĝusta.
- Testudo: Kaj kia problemo estus pri la mortigo?
- Akilo: La sama! Ĉu vi deziras morti? Mi ne kaj mi tute ne deziras ĝin por iu ajn. La vivo estas tro altvalora!
- Testudo: Ŝajnas al mi, ke vi konsideras vian senton kaj vian vivon samvalora kompare al la aliulaj.
- Akilo: Tute jes. Ni tutaj estas egalaj.
- Testudo: Do, la malĝusteco, kiu senteblas pri la suferigo kaj la mortigo de homo devenas de tiu ĉi egaleco: se ni tutaj egalas, kial al aliulo fari ion kion ni tute ne volus por ni? Ni kontraŭus la egalecon.
- Akilo: Ekzakte. Mi ne scias, kiel pli bone esprimi tian koncepton ol uzi la frazon: ne faru al la aliuloj tion, kion vi ne volus esti farita al vi mem.
- Testudo: Ja, mi konas ĝin. Kaj kio pri la bestoj? Ĉu estas ĝusta suferigi beston?
- Akilo: Tute ne.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Pro la sama argumento: kial suferigi iun, kiam ni certas, ke ni ne ŝatas suferi?
- Testudo: Ĉu vi ŝatas la morton?
- Akilo: Tute ne!
- Testudo: Kial, do, vi mortigas la bestojn, se por la bestoj valoras la sama argumento pri la homoj?
- Akilo: Ve! Mi ne ŝatas la morton pri iu ajn vivulo, kaj tamen iel ni devus manĝi kaj nutri nin!
- Testudo: Mi estas vegetarano. Mi estas la pruvo, ke ni povas manĝi kaj bone vivi sen la mortigo de la bestoj.
- Akilo: Sed estas la naturo, kiu faris nin tiel, kiel ni estas!
- Testudo: Sed la naturo mem faris la kukolon.
- Akilo: Mi tute ne scias kiel respondi al vi!
- Testudo: Ne estas problemo. Mi ŝatas la veron, ne la venkon. Do, mi tre multe preferas vin, kiam vi estas plena je argumentoj: tiel vi povas helpi min alproksimiĝi al la vero. Kiam vi ne plu kapablas antaŭeniri, mi preferas, ke ni haltigu la dialogon kaj reprenu ĝin, kiam vi sentas vin preta. Ĉu konsentite?
- Akilo: Konsentite.
- Testudo: Bone! Ĝis la venontan fojon! Mi esperas, ke vi havos bonajn argumentojn, kiuj igis min dubanta pri miaj ideoj.
- Akilo: Mi esperas la samon... alie mi devos vegetaraniĝi kaj mi tute ne volas tion!

lunedì 14 novembre 2011

La libervola ebriulo.


La dialogo pri la libervolo ne finis kaj la komentoj, kiuj estis faritaj pri ĝi, instigis min daŭrigi la esploradon de tiu ĉi temo. Mi klopodis por igi la dialogon plejeble neĝena. Al vi vian juĝon!

Akilo kaj la Testudo denove renkontiĝas por paroli pri la libervolo.
- Akilo: Mi repensis pri nia antaŭa dialogo pri la libervolo, kara Testudo.
- Testudo: Ĉu vere? Bonege! Kaj kion vi atingis?
- Akilo: La ĉefa malfacilaĵo en la komprenado de la libervolo estis la fakto, ke la homaj voloj estas tre multe influitaj de eksteraj eventoj. Tiel ne nur ekzistas liberaj kaj devigitaj voloj; ekzistas eĉ gamo da voloj, ekde la plej sendependaj de la eksteraj eventoj al la plej dependaj. La demando estas: ĉu ekzistas la ekstremaj kaj kontraŭaj limoj de tiu ĉi gamo? Nome la liberaj kaj devigitaj voloj mem.
- Testudo: Kaj kiel vi respondis al tiu ĉi demando?
- Akilo: Mi volas fari distingon: flanke estas la volo, aliflanke la libervolo.
- Testudo: Kia estus la diferenco inter la du?
- Akilo: La volo estas la eco de homo, kiu pensas kaj agas sendepende de eksteraj kaj enaj faktoroj.
- Testudo: Kaj la libervolo?
- Akilo: La libervolo estas la eco de homo, kiu pensas kaj agas sendepende de la eksteraj moralaj leĝoj.
- Testudo: Kial vi estigis tian distingon?
- Akilo: Pro tio, kion mi komprenis, la koncepto de libervolo, kiu devenas de la religia kunteksto, estas precize rilata al la moralaj leĝoj. Ni estas liberaj fronte al ĉia morala leĝo. Kaj la libereco implicas, ke ni povas aŭ ne laŭiri tiajn moralajn leĝojn. Dume, kiam ni antaŭe parolis pri libervolo, ni koncentriĝis pri lavolo kaj ties dependeco de eksteraj faktoroj.
- Testudo: De kie devenas la moralaj leĝoj, pri kiuj vi parolis?
- Akilo: En la religia sfero, mi opinias, ke ili devenas de Dio mem, sed mi ne certas.
- Testudo: Mi provas rediri vian distingon tiele kaj vi kontrolu mian bonecon.
- Akilo: Konsentite.
- Testudo: Kvankam la voloj vere estus influitaj de eksteraj faktoroj, certe ekzistas periodoj, kiam iu ajn homo havas senŝanĝajn volojn. Lia libervolo montriĝas kiam liaj voloj, sendepende de la deveno, estigas elekton, kie li povas laŭiri aŭ male la moralajn leĝojn. Ekzemple, mi povas voli novan poŝtelefonon kaj mi estas fronte al tiu de alia persono; mia ena volo povus porti min al preni la aliulan poŝtelefonon; sed la de-mi-konataj moralaj leĝoj malpermesas la ŝtelon. Do mi havas du eblojn: preni la telefonon aŭ ne.
- Akilo: Ekzakte. Kaj ĉiu tiu estas sendepede de la deveno de mia volo, precize kiel vi asertis.
- Testudo: Tamen estas io, kion mi ne komprenas: kiu fine elektas, kiam vi troviĝas fronte al tia elekto?
- Akilo: Mi!
- Testudo: Tamen, tiu estas la sama komplikeco de nia antaŭa renkontiĝo, kara Akilo. Kio estas tiu ``mi''?
- Akilo: Ja... mi komprenas vian vidpunkton. Mi antaŭe difinis tiun ``mi'', kiel tio kio samtempe volas kaj elektas. Sub tiu ĉi difino kompreneble estas multaj problemoj, kiuj devenas de la fakto, ke la elektanto ne estas sendependa de la voloj mem.
- Testudo: Fakte, se la menso elektanta estas influita de la voloj mem, ni devas respondi al la demando: kio influas la volojn? Kiu estus: Kiu influas nin mem?
- Akilo: Tamen, ĉi tiu nekapableco pri la difinado de la libervolo kontraŭas mian intuicion. Mi sentasmian libervolon. Mi sentas, ke mi havas ian liberecon pri miaj elektoj.
- Testudo: Jes, mi komprenas vin. Fakte, mi mem ĉiam frapas tiun aferon. Sed sufiĉas al mi pensi pri la ebriuloj. Ĉu ili konscias pri sia stato? Kutime ne. Kaj mi demandas: kio distingas ebriulon de aliulo?
- Akilo: Ĉu la elspiro?
- Testudo: Sendube! Sed imagu ke al la ebriulo iu bonigis la elspiron. Kiel vi distigus tian ebriulon de aliulo?
- Akilo: Nu, la ebriulo kutime kondutas malsimile ol kiam li ne estas ebria.
- Testudo: Imagu, ke vi ne konas la ne ebrian staton de la ebriulo. Kiel vi plenumus la distingon?
- Akilo: La ebriulo kondutas objektive strange! Ili eĉ ne marŝas ordinare. Kaj kutime ne kapablas paroli korekte.
- Testudo: Kaj kio estus la diferenco inter ebriulo kaj mens-malsanulo, kiu nek marŝu nek parolu ordinare?
- Akilo: La nivelo de alkoholo en la vejnoj! Analizante la sangon, mi tuj povus kompreni la diferencon.
- Testudo: Vi uzus la sciencon. Sed kion kutime afermas la scienco pri mens-malsanulo?
- Akilo: Kion vi celas diri?
- Testudo: Ĉu la scienco asertas, ke multaj mens-malsanoj dependas de genaj faktoroj?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kaj tiu ĉi genaj problemoj de kio dependas?
- Akilo: De faktoroj kaj eksteraj kaj enaj. Multaj eraroj pri la genaro dependas de la interago kun la medio mem.
- Testudo: Kaj la alkoholo estas ekstera faktoro pri la ebriulo, kaj tiu faktoro influas kaj ŝanĝas la konduton de la homo mem, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Do, kaj la ebriulo kaj la mens-malsanulo kondutas strange pro eksteraj faktoroj. Ĉu ili konscias pri ilia stato?
- Akilo: Mi opinias ne. Certe, dependas de la malsanulo kaj de la nivelo de ebrieco, sed ĝenerale ili ne konscias pri tio.
- Testudo: Kio distingas sanan homon de mens-malsanulo kaj ebriulo?
- Akilo: Ĉio. Sufiĉus rigardi la konduton por kompreni ĉu iu estas malsana aŭ ebria.
- Testudo: Kaj kio estus malsimila inter la sanulo kaj la aliuloj?
- Akilo: La malsanuloj, inkluzivita la ebriulon, kondutus aparte strange.
- Testudo: Ĉu ``strange'' estas por vi sinonimo de ``ne ordinare''?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do, laŭ vi, ekzistas ordinara konduto kaj tiuj, kiuj disigas sin mem de tio, estas malsanuloj.
- Akilo: Jes. Pensu pri murdinto.
- Testudo: Kia estas la diferenco inter murdinto kaj sanulo?
- Akilo: La murdinto murdas!
- Testudo: Kompreneble, sed kial ĝi estus konsiderita malsana de vi?
- Akilo: Ĉar li precize disigus sin de tiu ordinara konduto.
- Testudo: Do, vi estas kohera. Ĉio, kio disigas sin de la ordinara konduto estas malsana.
- Akilo: Jes!
- Testudo: Do, vi konsiderus malsana ĉiun libervolulon!
- Akilo: Kio?
- Testudo: Pripensu la jenan: vi difinis libervolulon, kiel tiu kiu agas sendepende de la eksteraj moralaj leĝoj. Kaj la moralaj leĝoj estas konsentitaj de preskaŭ ĉiu, ĉu ne?
- Akilo: Jes, kvankam ne ĉiu respektas ilin.
- Testudo: Agante sendepende de ili, la libervoluloj ne ĉiam respektos ilin, diferencante de la ordinareco. Vi asertis, ke ĉiu, kiu disigas sin de la ordinara konduto estas malsana. Tial la libervoluloj estas malsanuloj. Kaj nur la ne-libervoluloj estas sanaj.
- Akilo: Ne... ne... mi ne celis tion!
- Testudo: Mi povas kompreni tion: mi tute ne ŝatas tiajn konkludojn! Fakte, ĉiu persono, kiu farus ion malsimile al la aliaj, aŭtomate estus malsana!
- Akilo: Mi perdiĝis. Kial ni parolis pri la malsanuloj?
- Testudo: Ĉar mi demandis al vi, kiel vi povas distingi inter sanuloj kaj mens-malsanulo aŭ ebriulo.
- Akilo: Tamen ni ekdialogis pri la libervolo.
- Testudo: Ja, tamen la fakto mem, ke ni ne kapablas distingi inter sanulo, kiu kompreneble estus libervola, kaj malsanulo kiel ebriulo, kiu estus ne-libervola, diras multon al ni.
- Akilo: Kion?
- Testudo: Aŭ ni ne sufiĉe bonas por distingi inter libervoluloj kaj nelibervoluloj, aŭ la distingo ne ekzistas.
- Akilo: Mi ne povas akcepti tian lastan konkludon. Veras, ke eĉ sanulo estas influita de la ekstero, tamen mi pensas, ke estas alia diferenco.
- Testudo: Kia?
- Akilo: Prenu la ebriulon: li estas influita de io aparta, nome la alkoholo. La mens-malsanulo de apartaj genoj. La sanulo mem estas influita de la ekstero, sed tiu ĉi influo estas malsimila.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: La ebriulo estas influita de la nura alkoholo. Li fakte estas tute nesentema pri ĉio alia. Pensu pri la veturilaj akcidentoj: li tute ne kapablas ekkonscii pri sia stato, pri eventualaj aliaj veturiloj, pri la kurbiĝoj de la stratoj kaj tiel plu. Lia sentemo estas malpliigita de la alkoholo.
- Testudo: Kaj kio pri la sanulo?
- Akilo: Tute malsimile. La sanulo estas ekzakte la malo: li estas pli sentema pri si mem kaj la ekstero.
- Testudo: Kio signifas esti pli sentemaj?
- Akilo: Kapablaj je percepti la plej etajn detalojn.
- Testudo: Kaj la ebriulo ne estas influita de tiaj detaloj, kiel la sanulo, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte!
- Testudo: Tial, preskaŭ nekredeble, la ebriulo estas pli sendependa de la sanulo, ĉar li kapablas esti malpli influita de la ekstero.
- Akilo: Ho, ve! Vi denove igis ĉion paradoksa!
- Testudo: Mi nur limigis min al viaj asertoj. Se vi pensas, ke mi malbone interpretis viajn asertojn, montru min kiel plejeble bone reinterpreti ilin.
- Akilo: Ja... sed mi ne scias kiel. La fakto estas, ke la rezonado ŝajnas daŭre kontraŭi mian kutiman intuicion.
- Testudo: Pro tio, kion ĝis nun ni scias, la intuicio estis farita de la evoluado por plenumi apartajn aferojn. Ĝi ne estis evoluigita por kompreni al tutan universon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni ne povas kompreni ĉion: ĝi nur implicas, ke ju pli malsimilan aĵon ni volas fari kompare al tio pro kio ni evoluiĝis, des pli malfacila tio estus.
- Akilo: Kiom malfacila? Povus estis tiel, ke ni neniam povus atingi la veron. Kaj kio pri la temo de tiu ĉi dialogo? Ĉu ni kapablos kompreni la libervolon?
- Testudo: Via lasta demando montras al mio ion interesan.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Kiam vi demandas ``ĉu ni kapablos kompreni la libervolon'', vi implice asertas, ke io nomita ``libervolo'' ekzistas: ni nur devas kompreni, kio ĝi estas.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Tio estas iom paradoksa. Fakte, kiel vi povas kompreni ion, pri kies ekzisto vi eĉ ne certas? Vi ne povas fari ian ajn eksperimenton por kompreni ĝin.
- Akilo: Tamen mi sentas ĝin.
- Testudo: Ja, bedaŭrinde la ``iloj'', kiujn vi uzus por esplori ĝin, estus la samaj, kiujn vi volas esplori.Kiel io povas esploris sin mem per si mem?
- Akilo: Pri kiaj iloj vi parolas?
- Testudo: La menso kun sia hipoteza libervolo. Tiu ĉi estas granda limo. Estas bona temo por alia dialogo, ĉu ne?
- Akilo: Sendube!
- Testudo: Sed la venontan fojon mi volas alfronti kun vi io strikte rilata al la hodiaŭa temo.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Ni asertis, ke la diferenco inter la homa menso kaj la ekstero estas tre konfuza, ĉar la homo mem estas influita de la ekstero. Do, ``ĉu ili povas esti konsideritaj kiel disigitaj?'' estis nia ĉefa demando, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: La fakto estas, ke en ĉio tio, pri kio mi ĵus parolis, estas io, kio ni ankoraŭ ne difinis.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Mi respondas al vi per demando: Kiel ni povas certigi la sendependecon de homo, kiam ni neniam difinis tion, kio estas homo?

mercoledì 9 novembre 2011

Libervolo - ĉu ni vere estas liberaj?

La jena dialogo naskiĝis de la rimarko, kiun faris Armando Zecchin al mi pri la libervolo. Mi pensas, ke tiu komento estas tre grava kaj tre interesa. Jen la produkto de mia unua pensado pri tia temo.
Mi bedaŭras pro la longeco de tiu ĉi dialogo. Mi scias, ke ĉe interreto longaj verkaĵoj estas evitindaj. Tamen, mi skribis ĝin ekzakte kiel mi pensis, kiel mi kutime faras kun la tutaj dialogoj, kiujn mi skribis. Do, estas la produkto de tute kompleksaj ideasocioj, kiuj estiĝas en mia menso, kiam mi metas la karajn Testudo kaj Akilo iu kontraŭ la alia.


- Testudo: Kara Akilo, estas malfacila demando, al kiu mi ne trovas respondon... ĉu vi povas helpi min pri la esplorado?
- Akilo: Certe! Kia estas la problemo?
- Testudo: Ĉu vi konas la koncepton de libervolo?
- Akilo: Kompreneble. Mi lernis ĝin en religia kunteksto.
- Testudo: Kaj kio estus via difino de ĝi?
- Akilo: La eblo de la homoj je agi memvole.
- Testudo: Mi rimarkis, ke vi havas tre klaran ideon pri tio.
- Akilo: Ja! Tamen ne estas mia merito: la koncepto mem estas tre simpla.
- Testudo: Nu, vi ŝajnas la perfektan personon, kiu povas helpi min, ĉar mi estas tute alie: por mi la libervolo estas mistera koncepto.
- Akilo: Ĉu mistera? Kial?
- Testudo: Se mi kapablus klarigi mian dubojn, ili ne estus tiaj. Vi, male, havas klarajn ideojn. Do, lasu min tuŝi vian klarecon, tiel ke mi povu gajni ion de ĝi, ĉu bone?
- Akilo: Bone!
- Testudo: En la difino, kiun vi asertis, estis la vorto "memvole". Ĉu vi povas difini ĝin?
- Akilo: "Memvole" estas tre intuicia koncepto. Estas malfacile difinebla.
- Testudo: Provu, kaj eble vi helpos min klarigi ĉion.
- Akilo: Nu... "fari ion memvole" signifas "fari ion, kion ni mem decidis".
- Testudo: Ĉu oni povas difini du diversajn eblojn? Tio, kio estas devigita al ni, kaj tio, kio ni faras memvole. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi disigo?
- Akilo: Jes, kiel ne? Efektive, "fari ion memvole" estas la malo de "fari ion devige".
- Testudo: Mia menso ofte penas, kiam oni abstrakte parolas. Lasu min fari ekzemplon, ĉu konsentite?
- Akilo: Konsentite!
- Testudo: Kiam homo devigas alian homon al manĝi ion, kaj ĉi-lasta obeas, tiu ĉi manĝo ne estas memvola, ĉu ne?
- Akilo: Kompreneble.
- Testudo: Kaj kio pri la okazo, kiam mi troviĝu fronte al belega, sed sovaĝa besto kiel tigro? Supozu, ke mi havu nekutiman deziron je tuŝi tiun beston. Ĉu mi povus fari tion?
- Akilo: Jes... sed vi riskus la vivon. La probablo, pri via transvivo, estus tre malgranda. Do...
- Testudo: Do, ĉu mi estas vere libera? Ĉu mi povas fari tion, kion mi memvole decidis?
- Akilo: Jes kaj ne... Jes, ĉar vi ĉiukaze havas la liberecon je elekto, kvankam iu el la eblaj elektoj estas mortiga. Ne, ĉar se vi elektas la mortigan elekton, tiam vi mortigos vin mem.
- Testudo: Kaj ĉu mortigi sin mem ne estas elekto? Ĝi tute ŝajnas elekto kaj plene en la memvolo.
- Akilo: Mi ne konsentas plene. Flanke, vi ĉiam povas rekte elekti la sinmortigo; aliflanke, en tiu ĉi ekzemplo pri la tigro, vi ne rekte elektas la morton: ĝi estas implicita de via elekto, sed ne estas la elekto mem. Vi elektas tuŝi la sovaĝan beston, ne la sinmortigon.
- Testudo: Tamen la morto estas tre rekta implico, ĉu ne?
- Akilo: Jes...
- Testudo: Do, elektante la tuŝadon, mi klare elektas mian morton. Kaj kio estas via problemo pri tiu? Ĉu vi ne pensas, ke ĝi ĉiukaze estus memvola ago?
- Akilo: Jes... kiel mi jam diris, la elekto estas memvola, tamen ĝi estas iom deviga.
- Testudo: Mi tute ne komprenas: estas deviga aŭ memvola?
- Akilo: Nek unu nek la alia.
- Testudo: Ĉu ekzistas tria okazo, kiun mi ne kapablas vidi?
- Akilo: Ne... estas malfacile esprimi tio, sed se ni volas resti vivaj, tiam ni estas iom devigitaj...
- Testudo: Devigitaj de kiu?
- Akilo: Devigitaj de ni mem...
- Testudo: Kia devigo estas, se ni devigas nin mem? Tio estus memvolo, ĉu ne?
- Akilo: Jes... kaj ne!
- Testudo: Ŝajnas al mi, ke ne nur mi estas konfuzita.
- Akilo: Ja! Kaj nur nun mi ekkonscias pri tio!
- Testudo: Nu... klopodu por klarigi viajn pensojn, ĉar vi klarigos eĉ miajn. Kaj provu respondi al la jena demando: ĉu oni povas devigi sin mem nememvole?
- Akilo: Via demando ŝajnas paradoksa...
- Testudo: Ĝi nur reflektas tion, kion vi ĝis nun diris.
- Akilo: Ja, tamen mi havas ekzemplon pri tio. Pensu pri kiam ni kuras. Ni decidas, ke ni devas plenumi ian vojon. Tamen, kiam ĉe la duono de tiu vojo, ni lacas. Kion ni faras? Se mia volo estas forta, mi sekvos tion, kion mi antaŭe decidis kaj finos la vojon; male, mi tuj finos la kuradon mem. En la unua okazo, mi volas finkuri la vojon, tamen la laciĝo estas granda kaj mi samtempe volus fini la kuradon, sed fine venkas la unua volo. En la dua okazo, venkas la dua volo.
- Testudo: Vi do estas asertanta, ke la homo povas havi samtempe pli ol unu volon, kaj tiu ĉi voloj povas esti kontraŭaj.
- Akilo: Ekzakte!
- Testudo: Ĉu la homo povas decidi havi nur unuopan volon?
- Akilo: Ne! Li nur povas elekti iun volon kaj sekvi ĝin, malgraŭ la aliaj voloj. Tiu ĉi estas la bazo de la matureco: ni ne povas havi ĉion.
- Testudo: Vi estas asertanta, ke homo povas havi du volojn, kaj tiu ĉi voloj povas influi lian konduton. Tamen, tiu ĉi voloj povas kontraŭi unu la alian kaj igi la elekton ne facila, ĉu ne?
- Akilo: Jes. La decidoj en nia vivo estas preskaŭ ĉiam ne facilaj.
- Testudo: Ĉu homo estas feliĉa pri tiu ĉi malfacileco?
- Akilo: Tute ne... estus pli facila, se ni estus... pli sinkronigitaj kun ni mem. Kontraŭaj voloj igas la vivon tre komplika.
- Testudo: Do, homo ne povas decidi forigi tiun ĉi kontraŭajn volojn, ĉu ne?
- Akilo: Jes... li ne povas decidi siajn volojn. Li nur povas elekti la laŭirontan vojon.
- Testudo: Vi denove estas malklara, laŭ mi.
- Akilo: Ĉu malklara? Kial?
- Testudo: Vi estas parolante pri la voloj, kiel io devigita. Vi asertis, ke homo ne povas decidi siajn volojn: li nur povas elekti kelkajn el ili.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do, homo, eĉ pri siaj voloj, estas devigitaj. Kia libereco estas kiam oni devas elekti nur inter devigitaj elektoj?
- Akilo: Jes... eĉ kelkaj voloj estas devigitaj, sed ne tutaj. Ekzemple, la okazo de la kuranto. Li volaskuri kaj tamen, je certa momento, li frapas kontraŭ korpa limo: fari ion pluan estus eĉ pli laciga kaj ĝena. Li mense volas kuri, sed korpe volas ĉesi. La kontraŭeco dependas de la diversa origino de la "voloj".
- Testudo: Vi estas asertanta, ke ekzistas du klasoj da voloj: la korpa kaj la mensa, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Ĉu la kuranto ne havas la regon de ambaŭ la specojn de voloj?
- Akilo: Ne... li mense decidis, ke li volas kuri, sed korpe estas limigita kaj perceptas la volon je ĉesi.
- Testudo: La volo, kiu devenas de la korpo, estas mensa volo?
- Akilo: Kion vi celas diri?
- Testudo: Kiam mi estas kurantan kaj perceptas troan lacecon, en mia menso montriĝas du kontraŭaj voloj: daŭri kaj ĉesi. Iu devenas de la korpo, la alia de la menso. Malgraŭ ilia malsimila deveno, kiam en la menso, ili estas mensaj voloj, ĉu ne?
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Do, finfine, la fina elekto estas mense, ĉu ne?
- Akilo: La elekto ĉiam estas mensa agado.
- Testudo: Tial, laŭ tio, kion vi asertas, la korpaj voloj estas devigitaj de nia korpo al nia menso, dume la mensaj voloj estas memvolaj.
- Akilo: Jese.
- Testudo: Mi rimarkis alian malklarecon en via pensado.
- Akilo: Ĉu denove? Kial?
- Testudo: La fakto estas, ke flanke, vi asertas, ke la menso kaj la korpo estas du disigitaj aferoj: malgraŭ mia menso volas, ke mia korpo faru ion, mia korpo volas fari alion; kaj mi havas kontrolon pri miaj mensaj voloj kaj ne pri miaj fizikaj voloj (mi ne povas ŝanĝi miajn korpajn bezonojn); do, korpo kaj menso volas sendepende unu de la alia. Aliflanke, vi asertas, ke la korpaj voloj eniras en nian menson kiel veraj mensaj voloj, ĉar la fina elektado estas plenumita mense, ĝi estas mensa agado.
- Akilo: Sendube estas interago inter la menso kaj la korpo. Ne povas esti alie. Korpo kaj menso ne estas du izolitaj elementoj. Ili kunlaboras, malgraŭ kelkfoje povas esti kontraŭaj.
- Testudo: Ni reiru al la momento de la elekto inter du kontraŭaj voloj. Kiu plenumas la elekton?
- Akilo: Se mi kuras kaj lacas kaj mi fine daŭrigas aŭ ĉesigas la kuradon, mi faris la elekton.
- Testudo: Kaj vi estas la aro konsistigita de via menso kaj via korpo, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do, via menso havas siajn volojn kaj eĉ via korpo havas la siajn, tamen estas tria elemento, kiun vi nomas "mi", kiu fine elektas iun el la du ebloj.
- Akilo: Ne... ne... nun estas granda konfuzo. Kiam mi diras "mi", tio povas signifi du diversajn aferojn: "mi" kiel la sumo de korpo kaj menso; "mi" kiel mia nura menso. La mensa parto estas samtempe tiu, kiu deziras ion kaj fine elektas. La korpa parto estas speco da eksteraĵo, kiu produktas korpajn volojn, kiuj influas la menson pere de la produktado de tiaj voloj, kiuj kontraŭas aŭ kuniras kun la mensaj voloj.
- Testudo: Se tiel estus, tiam viaj mensaj voloj ĉiam venkus! Ili estas la favorataj de la menso mem, kial la menso elektus la korpajn volojn?
- Akilo: Mi tute ne scias...
- Testudo: Tamen ni scias, ke ni ofte faras ion, kion racie ni rekonas kiel neĝusta, sed korpe tio estas tre alloga, kiel tro manĝi! Ŝajnas, ke la menso ne kapablas distingi, kio devenas de la menso mem kaj kio de la korpo. Anstataŭe, ĝi kapablas distingi la devenon, sed, dum la elektado, la deveno influas malmulte.
- Akilo: Jes... sed mi ne scias, kiel respondi al via demando.
- Testudo: Pensu pri io praktika kaj faru ekzemplon.
- Akilo: La komplikeco dependas de la fakto, ke la korpaj bezonoj rekte influas la mensajn volojn.
- Testudo: Sed vi antaŭe asertis, ke la korpo kaj la menso estas disigitaj, kvankam interagantaj. Kaj tiu ĉi afero mem ŝajnas al mi paradoksa.
- Akilo: Mi komprenas vian vidpunkton. Ĉu ni povas paroli pri izoleco, kiam ili vere interagas? Tamen, ni povus paroli pri proksima izoleco aŭ, pli bone, proksima sendependeco. La menso kaj la korpo interagas, sed la interago ne estas tiel, ke iĝas malfacile distingi inter la du.
- Testudo: Anstataŭe, mi pensas, ke vi nun asertas la malon ol tio, kion vi asertis ĝis nun. Se la menso ne kapablas distingi inter la mensaj kaj la korpaj voloj kiam elektas iun el la du, la influo de la korpo sur la menso estas grandega. Jen kial estas tre malfacile por mi distingi inter la korpo kaj la menso. Fakte, en tiu ĉi sfero, mi tuj pensas al la demando: se ekzistas korpaj voloj en mia menso, kiuj estas devigita de la ekstera mondo sur mia korpo, kiel mi povas esti certa, ke tiuj voloj, kiujn mi nomas "mensaj", tute ne estas influitaj kaj naskigitaj de la korpo mem?
- Akilo: Eble mi eraris... la fakto estas, ke la korpo influas la menson, sed la influo ne rekte esprimiĝas per volo. Ekzemple, komence kiam mi perceptas malsaton, tiu kompreneble devenas de korpa bezono.Poste mi mense produktas la volon pri satiĝi. Sekve tiu ĉi volo konkuras kun la aliaj voloj kaj mensaj kaj korpaj.
- Testudo: Do, la korpo instigas volojn al ni. Tiu ĉi ŝajnas tre granda interago inter la du. Kial mi volus satigi min kaj preferi tiun ĉi agadon al aliaj?
- Akilo: Aŭ vi vere bezonas manĝi por eviti la morton; aŭ vi volas senti la bonajn sensaciojn, kiuj estas senteblaj dum manĝado.
- Testudo: Iu el la du estas speco da devigo, pri kiu ni jam parolis. La dua estas alia afero. Eĉ iom stranga.
- Akilo: Kial stranga?
- Testudo: Vi asertis, ke mi povas havi la korpan percepton pri malsato. Poste, vi supozas, ke iu el la motivoj, pro kiuj mi povas elekti la volon pri malsatiĝo, estas alia korpa afero: la bonaj sensacioj de la manĝado. Denove la korpo, kiu influas eĉ niajn decidojn pri la voloj!
- Akilo: Mi ne scias, kiel respondi. Tamen mi estas certa pri la disigo inter menso kaj korpo, kvankam mi agnoskas, ke ili multe interagas.
- Testudo: Ĉu vi jam aŭdis ion pri la dopamino?
- Akilo: Jes... sed mi memoras nenion. Kio estas?
- Testudo: Estas substanco, kiu estas produktita en la cerbo.
- Akilo: Kia estas ĝia funkcio?
- Testudo: Ĝi donas al ni la sensacion de kontento. Kiam ni atingas taskon, kiu povas esti la nura manĝado, nia cerbo produktas dopaminon kaj ni fartas konenta.
- Akilo: Mi ne komprenis: kiam ni estas kontenta, ni produktas dopaminon?
- Testudo: Ne, estas la malo. Kiam ni produktas dopaminon, tiam ni fartas kontenta.
- Akilo: Nekredeble...
- Testudo: Jes. La fakto estas, ke problemo en la produktado aŭ en la sorbado de tiu ĉi substanco kaŭzas mankon da kontento.
- Akilo: Kial vi parolas pri dopamino?
- Testudo: Por montri ion, kio tre vere mirigis min: la korpo kaj la menso estas strikte rilataj. Ni havas korpan aferon (la malbona produktado aŭ sorbado de substanco) kiu influas mensan senton (la kontento). Se korpo kaj menso estus malpli interrilataj, ni povus vivi en korpo malbone funkcianta kun menso tre klara. Tamen malsano, tiom pli multe se cerba, rekte influas nian menson. Do, kio signifas libervolon, kiam eĉ nia menso ne estas libera de nia korpo?
- Akilo: Vi celas diri, ke nia korpo estas rekte influita de la medio, kaj nia menso estas rekte influita de nia korpo. Do, nia menso estas influita de la medio, kie la menso devus fari elektojn. Tiu ĉi estas ciklo kaj mi tute ne scias kiel eliri!
- Testudo: Ja... vi eble nun komprenas mian komencan dubon pri la koncepto de libervolo.
- Akilo: Tamen, persono, kiu estas sur la rando de abismo, ĉiam povas elekti la morton. Tiu estas la bazo de nia libereco.
- Testudo: Sed mi demandus al mi: se mi prenus la tutajn personojn de la Tero kaj, unu post la alia, tien mi metus ilin kaj observus ilian elekton, mi opinias, ke nur tre eta parto elektus la morton. Ĉu vi konsentas?
- Akilo: Certe. Tamen la libereco de tiu mortiga elekto restus.
- Testudo: Jes, sed mi demandus al mi ankoraŭ: kial nur eta parto mortigus sin? Finfine la elektoj estas du: morto kaj vivo. Kial ni ne atendas, ke almenaŭ la duono mortigu sin?
- Akilo: Ĉar, samtempe, preskaŭ ĉiu timas la morton kaj la perdon de siaj karuloj.
- Testudo: Kial ni timas la morton?
- Akilo: Mi ne scias. Eble ĉar ni ne scias, kion ni devus atenti. Ĉu nenio? Ĉu paradizo?
- Testudo: Se ni estus nuraj intelektaj estaĵoj kaj ni estus fronte al tiuj du ebloj, nenio kaj paradizo, ĉu ne estus prefera mortigi sin? Se estus nenio, tiam nenion ni sentus, ni eĉ ne ekkonscius pri la rezulto; do, nenia postosopiro. Se estus paradizo, estus sefina boneco kaj kontento.
- Akilo: Ja... sed la timo pri la morto estas tre multe influita de niaj emocioj kaj sentimentoj...
- Testudo: Finfine ni reiras tien: emocioj kaj sentimentoj estas io rekte influita de la korpo mem. Do, la demando restas: kiel iu povas decidi mortigi sin fronte al abismo?
- Akilo: Se la timo pri la morto estas io influita de la korpo, klare ni povas suspekti ian malsanon en la sinmortiganto.
- Testudo: Ĉu vi ne miras pri la fakto, ke granda nombro da personoj, fronte al tiu sama abismo, kondutus simile? Ni scias, ke ĉiu homo estas konsistigita de grandega nombro da ĉeloj. Kial miliardoj da homoj kondutos simile? Kial ili estus ĝenerale antaŭvideblaj?
- Akilo: Se ni uzas la korpajn kialojn por ekspliki la mensajn kondutojn, tiam kompreneble ni devas uzi la biologion.
- Testudo: Kio vi celas diri?
- Akilo: La ĉefa demando tie ĉi estas: kial la granda parto de la Teraj organismoj, inkluzivitaj eĉ la bestoj, kondutus laŭ la sama maniero fronte al abismo? Kiam ni parolas pri organismoj, la ĉefa ilo por ekspliki tiajn similecoj inter tiel malsimilaj specoj kaj diversaj organismoj estas la evolua teorio: la organismoj, kiuj emas mortigi sin, klare malpliigas ilian problablon je produkti idojn, kiuj havu la samajn emojn pri sinmortigo. Simple ili havus malmultajn eblojn pri transvivo: jen la kialo, pro kiu, post miliardoj da jaroj de evoluado, ni ne havas multajn ekzemplojn de tiaj organismoj.
- Testudo: Mi komprenas la evoluan vidpunkton. Sed mi pensas, ke vi ne kapablis klarigi ion. Se ĉiu organismo estas sub la influo de la medio, kiel asertas la evolua teorio, kaj ĉiu ulo estas konsistigita de miliardoj kaj miliardoj da etaj uloj, la ĉeloj, kial la tutaj organismoj de la Tero kondutus sammaniere? Ĉu ni devus atendi malsimilajn reagojn?
- Akilo: La kielo, per kiu ĉiu besto malproksimiĝus de la abismo, dependus de la besto mem. Sed lakialo estas la sama. Do, la varieco de la bestoj videblus en la kielo, ne en la kialo.
- Testudo: Kaj vi asertas, ke tiu ĉi simileco pri la kialo dependas de la evolua teorio. Mi komprenas. Do, imagu la jenan: se ni trovus planedon, kiu enhavu vivaĵojn, tamen eksterteranaj kaj tre malsimilaj al la Teraj vivaĵoj, ĉu ni povas aserti, ke eĉ ili kondutus sammaniere fronte al abismo?
- Akilo: Certe!
- Testudo: Kaj la homoj kaj la bestoj kaj eksterteraj bestoj kondutus sammaniere fronte al antaŭvitida ebla morto. Tamen, kiam vi parolis pri la kondutoj de la homoj fronte al la morto, vi parolis pri timo de la nekonato kaj timo de perdo de niaj karuloj, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kaj tamen, la teraj kaj eksterteraj bestoj ne havus tiajn kapablojn.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do estas aliaj kialoj, pro kiuj la homoj ne mortigus sin. Kaj tiu ĉi pluaj kialoj precize estas tiuj, kiujn vi antaŭe menciis pri la evoluado: la uloj, kiuj emas sinmortigi, emas sinestingi. Tial la evoluado devige alportas mekanismojn, kiuj klopodas eviti la sinmortigon influante kaj la korpon (pensu pri la korpaj emocioj sub timo) kaj la menson.
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Kaj tamen, post miliardoj da jaroj de evoluado, ĉu ekzistus ankoraŭ personoj sinmortigemaj?
- Akilo: Nepre!
- Testudo: Kial, laŭ vi?
- Akilo: Estas parto de la koncepto mem de evoluado. Ĝi estas la sumo de daŭraj mutacioj kaj natura selektado. Do, la mutacioj povas alporti diversajn strangajn kondutojn, kies manifestado ekzemple estas la sinmortigo.
- Testudo: Tiel, estas tiel sensenca pensi, ke la homaro, malgraŭ ĝia komplekseco, estu antaŭvidebla?
- Akilo: Ne... kaj tiu ĉi estus granda afero.

domenica 6 novembre 2011

Komplikeco, komplekseco, simpleco kaj destino: la celo de la Universo.


Estas fojoj, kiam oni diras, ke tio, kio okazas dependas de la destino. Tamen, mi pensas, ke la destino estas nur la matureco de la periodoj. Se ni vidas la homojn nur kiel ege komplikaj maŝinoj, preskaŭ neantaŭvideblaj, tiam ni ne povas kompreni la destinon. Se ni vidas la homojn kiel tre kompleksaj aroj da vivaĵoj, tiam ni komprenas, ke ilia komplikeco ofte povas esti tre antaŭvidebla. Estas precize tiu ĉi la diferenco inter la komplikeco, kiun enhavas hazarda sinsekvo da nombroj, kun la komplekseco, kiu enhavas preciza sinsekvo da nombroj produktita de preciza regulo. La kompleksa sinsekvo havas komplikan strukturon, sed tiu ĉi strukturo ofte produktas simplan, tre simplan konduton. Jen kial ni kapablas antaŭvidi diversajn aspektojn de niaj karuloj. Ni havas apartan kapablon kompreni nian proksimulon. Tamen, nia proksimulo, ekzakte kiel ni, estas la sumo de la sennombraj daŭraj interagoj inter tiom da ĉeloj, kiuj superas la nombron da steloj en nia galaksio. Kaj tiu ĉi penso igas min sen spiro. La Naturo estas nekredebla en ĝia grandiozeco.

Kaj tamen, la homoj estas kompleksaj kaj tiu ĉi signifas, ke ili havas simplajn kondutojn, kiuj adaptiĝas al la ŝanĝiĝanta medio. Kutime, oni pensas, ke simpla sistemo produktas simplan konduton, komplikaj sistemoj produktas komplikajn kondutojn. Sed estis pruvita la malon: la kaosaj sistemoj povas esti tre simplaj. Kaj, mi asertas, ke komplikaj sistemoj povas produkti nur komplikajn kondutojn, sed la kompleksaj sistemoj povas produkti simplajn kondutojn.
Sufiĉas pripensi tion. Homo tre inteligenta, kiu kapablas eltrovi apartan matematikaĵon, kiel Eŭlero, kiu eltrovis la etendon de la faktorialo ekster la domajno de la entjeroj, ĝi trovis tre simplan kaj regulan formulon, kiun poste oni nomis "gamo de Eŭlero". Eŭlero estis homo, kompleksa aro da ankoraŭ kompleksaj vivaĵoj, kaj ĉu tiu ĉi ŝajne tre komplikaĵo kapablis produkti simplegan matematican formulon? La homoj produktas simplecon, malgraŭ ilia ŝajna komplikeco.
Ĉu tiu ĉi estas la celo de la tuta universo? Starti per sennombraj izolitaj elementoj, kiuj interagas senkiale, kaj fine atingas celon, ekzakte kiel la materialoj kaj la tutaj vivaĵoj, kiuj konsistigas la ĉelojn de homo, kunlaboras al unuopa celo, la homo mem. Sendube la tutaj partikloj, kiuj konsistigas homon, se disigitaj, estus pli komplikaj ol tutaj kune sub la formo de la homo. La homo estas la esprimo de la simpligado, al kiu la universo iras.
Jen ke la vorto "destino" akiras signifon, veran signifon, ĉar ĝi estas la esprimo de tiu ĉi daŭra simpligado, kiun la Naturo laŭiras. Kaj la simpligado ne povas porti al multaj vojoj, alie kia simpligado estus? Jen ke la ŝajne tre neantaŭvidebla konduto de la homoj iĝas komprenebla kaj antaŭvidebla, iĝante la destino mem.