各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.

lunedì 31 maggio 2010

Superkomputiloj usonaj kaj ĉinaj...

De tre interesa artikolo de BBC, mi malkovris kelkajn aĵojn:
1) La plej rapida superkomputilo en la tuta mondo estas usona kaj nomiĝas Cray XT Jaguar: 1.75 x 10^15 operacioj ĉiusekunde (ĉirkaŭ 2 milionoj da miliardoj). Praktike 36 miloble pli rapida ol la ordinara hejma komputilo (kiom estas 36mil? Nu, pensu tiel: kilometron vi farus piede dum 12 minutoj; 36miloble ĉi kvanto permesus vin ĉirkaŭiri la tutan mondon piede... dum ĉirkaŭ 10 monatoj!!!).
2) La dua plej rapida superkomputilo en la tuta mondo estas ĉina kaj nomiĝas Downing Cluster: 1.271 x 10^15 operacioj ĉiusekunde (iom malpli rapida ol la usona).
3) Ĉinio ŝajnas esti la dua potenco en la tuta mondo pri kalkulpotenco (rigardu ĉi tiu belega interaktiva grafikaĵo).

De libro, kiun mi havas, mi informas vin ke:
A) Viaj komputiloj havas la saman kalkulkapablon ol la superkomputiloj de la 90aj jaroj (inter la 10^10 kaj 10^11 operacioj ĉiusekunde).
B) La taksita potenco por simuli la funkciado de homa cerbo estas 10^16 operacioj ĉiusekunde (dekoble ol la superkomputiloj usona kaj ĉina).
C) La sciencistoj nuntempe laboras pri konstruo de superkomputiloj, kiuj povu fari 10^18 operaciojn ĉiusekunde.
D) La taksita potenco por la alŝuto de la tutaj informoj de homa cerbo, kaj permesi kompleta simulado, estas 10^19 operacioj ĉiusekunde (dek miloble pli rapida ol aktualaj super komputiloj).
E) La taksita potenco por la alŝuto de la tutaj informoj de la tutaj homaj cerboj en la tuta Tero estas ĉirkaŭ 6 milardoble pli rapida ol la antaŭa, nome 10^29 operacioj ĉiusekunde (10mil miliardoble pli ol la nuntempaj superkomputiloj).

Kiom da tempo oni bezonis? Mi konsilas al vi ne pensi pri lineara tendenco. Fakte, kiel oni diras en la jam citita artikolo, pli kaj pli superkomputiloj estas uzitaj por komercaj celoj. Ĉi tiu plialtigas la entutan teknologian nivelon kaj la produktkapablo de komputiloj pli kaj pli rapidaj.
Estas kiel oni havus hundon, kies vosto ju pli doloras, des pli ĝi kunpremas la dentojn. Nun, lasu ĉi hundon mordi sian voston: ju pli ĝi kunpremas la dentojn, des pli vundas sin mem kaj des pli senkontrole pliigas la dentan kunpremon, des pli vundante sin kaj...
Kia estus la disvolviĝo de ĝia denta kunpremo? Bela eksponencialo. Tio signifas ke ju pli niaj komputiloj rapidiĝis, des pli nia rapideco, pri konstrui komputilojn pli kaj pli rapidajn, pliiĝas.

Meditu... :D


lunedì 10 maggio 2010

Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto

l la artikolo "Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto" de libera folio

"La aŭtomata tradukilo de Google ankoraŭ ne konas Esperanton, sed la unua paŝo en tiu direkto estas farita. Ekde kelkaj semajnoj la traduk-ilaro de Google estas uzebla ankaŭ por tradukoj al kaj el Esperanto, aldone al preskaŭ 350 aliaj lingvoj. Temas pri retejo, kiun tradukistoj kaj tradukantoj povas uzi por sistemigi kaj faciligi sian laboron. Diference de iuj ekzistantaj projektoj de aŭtomata tradukado, la tradukilo de Google ĉefe baziĝas sur statistika analizo de la tekstoj. Tial, se la nova servo estos amplekse uzata, tekstaroj tradukitaj helpe de ĝi povus ankaŭ helpi la evoluigon de aŭtomata tradukado el kaj al Esperanto. Ulrich Becker esploris la traduk-ilaron, kaj klarigas por kio ĝi utilas."

Klaku la ligon por legi la artikolon! :)


P.s.: la tradukhelpilo de Google estas mirinda, eĉ se neoriginala, ilo, kiu permesas al ni fari esence du aĵojn (mi resumas ilin ĉi tie, sed legu la artikolon por pli bone kompreni):

1) Uzi tabelojn, nomitaj Glosaroj, en kiuj oni enmemorigas laŭplaĉe vortojn kun iliaj tradukoj (Itala > Esperanto aŭ male, Angla > Esperanto aŭ male, ktp; efektive estas multegaj lingvoj). Tiuj glosaroj estas utilaj, kiam oni devas traduki ion, kiu bezonas fakajn vortojn; kaj ni ĉiuj scias ke fakaj vortoj, se oni ne ofte uzas ilin, ne estas facilaj memoreblaj. La helpilo de Google, kiam oni alŝutas tradukindan dokumenton, substrekas ĉiun vorton, kiun ĝi trovas en la glosaroj. Poste por ĉiu substrekita vorto oni povas vidi la konsilitan tradukon.

2) Uzi la "Memorojn de tradukado", kiu estas alia sistemo tre interesa. Se oni lasas la liberan permeson pri nia dokumento, ĉiu frazo, kiun oni tradukas, estas enmemorigita en Google. Tio havas du sekvojn: unue, kiam oni bezonos la tradukon de vorto, oni povos uzi serĉilon, kiun serĉas ekz. apartan italan vorton en la tutaj tradukaĵoj de tiuj, kiuj uzis la tradukhelpilon por traduki el itala al Esperanto; poste la serĉilo sugestas diversajn el tiuj frazoj; due, kiam jam tradukita frazo precize koincidas kun nova tradukinda frazo, la programo aŭtomate anstataŭigas la tradukindan per la tradukita. (Rimarku: la tekstoj, kiuj oni tradukas, ne estas libere videblaj el iu ajn; la "libera permeso" permesas al iu ajn uzanto nur vidi la frazojn, kiuj enhavas la vortojn serĉitajn, ne la tutan tekston).