各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.
Visualizzazione post con etichetta Novaĵoj en Esperanto. Mostra tutti i post
Visualizzazione post con etichetta Novaĵoj en Esperanto. Mostra tutti i post

martedì 16 marzo 2010

Musoj kiel lacertoj: forpreni genon kaj la vosto rekreskas

Forprenante la "P21" la musoj povas ankaŭ ripari vundon sen cikatroj

Rimarkindaj regeneraj kapabloj estas konataj nur por animaloj malpli evoluintaj ol mamuloj, do senvertebruloj kaj vertebruloj kiel la amfibioj, ekz. salamandroj kaj lacertoj. Estas konate, ke salamandro, kiu perdis la voston, povas reformi ĝin. Sed por muso simila kapablo ŝajnis ne ekzisti. Tamen usonaj esploristoj hazarde rimarkis, analizante laboratoriajn musojn kun vundoj (precize truoj) sur la oreloj, ke kelkaj el ili dum malmulta tempo kapablis fermi la truojn, fine montrante sanan orelon sen signoj. Profunde enketinte la musojn kun la misterajn kapablojn, la esploristoj rimarkis, ke ĉi tiuj ronĝuloj estis sen la geno "P21". Al ĉi tiu respondas la kapablon de la ĉeloj, ĉe la lezo, regeneriĝi spontane, dankante la agon de la stamĉeloj (aŭ praĉeloj, laŭ vikipedia artikolo), reformante ĝuste sanan histon, kiu ne estas cikatra. Studado pliprofundigita pri "P21" kaj ĝia funkciado povus malfermi novajn vojojn por la regenerado de malsanaj histoj.

martedì 23 febbraio 2010

Dum la dormo la infanoj lernas l' arton de l' abstraktigo

El la artikolo de "Corriere della sera": "Nel sonno i bambini imparano l'arte dell'astrazione"

San Diego (Kalifornio) - Estas nova motivo por ne veki infanon, kiu tage dormetas: dum la dormo, lia cerbo estas evoluiganta speciala lernadmaniero, kiu nomiĝas abstraktigo. Ĝi estas pruvita de usona psikologaro de la Universitato de Tucson, en Arizono, kiu ekspluatis apartan metodon por siaj eksperimentoj: la artefarita lingvaĵo. Jen kiel. Ili aŭskultigis al kvindeko da infanoj (de 15 monatoj) kelkajn "sensencajn" frazojn, kiuj estas ĝuste kreitaj per la artefarita lingvaĵo, kaj estas antaŭ registritaj, ekzemple "pel-wadim-jic". Kaj ili plurfoje aŭskultigi tiujn ĉi registraĵojn, ĝis la infanoj montris ian familiarecon.

Post aŭskultado de tiuj frazoj, kelkaj infanoj ekdormetis, kiel ili kutimas, sed aliaj ne. Sekve la esploristoj aŭskultigis ĉu la malnovajn ĉu novajn frazojn, kiel "vot-kicey-rud".

Jen la rezultoj. La infanoj, kiuj ne dormetis, rekonis la frazojn, kiujn ili lernis, sed tiuj, kiuj dormetis en la daŭro de kvar horoj ekde la unua "leciono", estis pli lertaj: ili rekonis ne nur la malnovajn, sed ankaŭ la novajn frazojn, tiel elmontrante la kapablon, per kiu ili sukcesis malkovri, en nova frazo, la strukturo, kiun ili lernis el la malnova; do, ili montris ke ili abstraktis la koncepton. Ĉi tiu sugestas, ke la dormeto helpas la abstraktan lernadon: nome, la kapablo, danke al kiu oni povas malkovri ĝeneralan modelon, kiu estas enhavita en nova informo.

giovedì 11 febbraio 2010

Esperanta Gramatiko


Jam nun, dum diversaj monatoj, mi uzis la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko" por ja studi gramatikon.
Mi pensas ke la manlibro (kiu, se ĝi estus papere, ne estus precize mana, ĉar enhavas ĉirkaŭ 700 da paĝoj!!) estas tre utila kaj tre bona.
La difinoj estas klaraj kaj (eble unu el plej bonaj karakterizoj) ĝi havas multajn ekzemplojn por ĉiu temo.
Krome la manlibro estas praktike kompleta: mi serĉis multajn aĵojn, sed neniam miaj serĉoj iris al nenion; mi ĉiam trovi tion, kion mi serĉis. Cetere, la pdf-a versio estas ne nur libere elŝutebla, sed ankaŭ tre komforta: fakte per la ena serĉilo (kiun ni havas kun kvazaŭ ĉiu pdf-dosiero) estas tre facile trovi ion ajn!
Tamen, mi devas averti la novulojn: la manlibro estas tute skribita esperante. Kiu ĵus ekstartis studi esperanton ne komprenos facile tiun lernilon. Mi konsili ĝin al uloj, kiuj jam konas iom esperanton (ne konas tro, sed estas necesita la konon de bazaj vortoj).

Por elŝuti la pdf-version de la manlibro: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Por havi diversajn elŝutopciojn, mi sendas vin al la oficiala paĝo, administrita de la kreinto de la manlibro, Bertilo Wennergren: Oficiala Paĝo de Manlibro

giovedì 28 gennaio 2010

Dylan Dog

Mi vidas en Vikipedia artikolo kiu eble ekzistas esperanta versio de Dylan Dog, la famega itala bildstrio (komikso). Ĉu Dylan Dog en Esperanto???
La ĉefrolulo de la serio estas kompreneble Dylan Dog, kiu estas enketisto de l' inkubo.
En ĉi tiu artikolo oni vidas bildon de la unua numero de la serio. Sed ne estas la originala, ĉar la nomo estas: "La leviĝo de la vivantaj mortintoj", anstataŭ la originala "L'alba dei morti viventi".
Ĉu estas vere? Nu, esperu! Ĉar Dylan Dog estas tre bela komikso!!!