各位, 欢迎!在这个博客你们可以找到多各种信息!主要是世界语的博客。

Gesinjoroj, bonvenon! En tiu ĉi blogo vi povas trovi multajn diversajn specojn da informoj! Ĉefe la blogo estas en la lingvo intercia ESPERANTO.

Signore e signori, benvenuti! In questo blog potrete trovare svariate informazioni! Principalmente viene usata la lingua internazionale ESPERANTO.

Ladies and gentlemen, welcome! In this blog you can find many kinds of information! The blog is mainly in the international language ESPERANTO.
Visualizzazione post con etichetta Muziko. Mostra tutti i post
Visualizzazione post con etichetta Muziko. Mostra tutti i post

giovedì 3 giugno 2010

Kuseno de ventoj

"A pillow of winds" - Pink Floyd

Mi streĉis traduki kanton de Pink Floyd en Esperanto. Tiu kanto nomiĝas "A pillow of winds" ("Kuseno de ventoj"), kaj laŭ mi estas belega. La traduko ne estis facila, ne pro la kompreno (malgraŭ la kanto ne estas tiel klara), sed ĉefe pro la elekto de la vortoj por teni la ĝusta ritmo. Vi juĝos.

Malsupre estas la musiko: ŝaltu ĝin kaj... kantu!



Kuseno de ventoj

Nubo de plumet'
al mi proksima ekdampas la son'
Dorma tempo kaj mi kuŝas
kun mia amo ĉe mia flanko,
kaj ŝi spiras dolĉe.
Kaj pereas kandel'.
Kiam nokte ŝlosas vi la pordon,
la libro falas teren.
Malhelo venas, ondoj hulas,
sezon' varias,
vento varmas.
Ekdormas mev', vekiĝas guf',
ekvidi sonĝon kaj tuj ne plu.
Verdaj kampoj,
frostas pluv'
ĉe la ora eksun'.
Profunde el la tero
fruaj sonoj kaj mi falas jam.
Dorma tempo en mia vivo
kun mia amo ĉe mia flanko
kaj ŝi spiras dolĉe.
Mi leviĝas kiel birdo
en la brumo kaj radi' frua iras al ĉiel'.
Kaj la nokta vento falas.



venerdì 5 marzo 2010

Amerikanino - American Woman by Lenny Kravitz en Esperanto

Ĉu vi memoras tiun usunan kanton, kiu nomiĝas "American Woman"? Estas kanto de Lenny Kravitz. Mi tradukis ĝin, adaptante la tradukon al muziko. Ĉi tiu estas la rezulto kaj malsupre estas la video kun la karaokeo de la originala kanto. Oni povas aŭskulti la karaokeon kaj samtempe legi la tradukon. Mi esperas ke ĝi plaĉas al vi!

Amerikanino (American Woman)

Amerikanino, staru for de mi
Amerikanino, panjo lasu min viv'
Ne venu resti ĉe mia pordo
Mi ne plu volas vian vizaĝon
Mi havas pli gravajn afer'
ol perdi temp' maljuniĝante kun vi.
Nun ino, staru for
Amerikanino, aŭdu kion mi diras

Amerikanino, foriru de mi
Amerikanino, panjo lasu min viv'
Ne venu frapi ĉe mia pordo
Mi ne plu volas vian ombron
kolor' lumoj hipnotigas
briligu aliaj okul'
Nun ino, staru for
Amerikanino, aŭdu kion mi diras

Amerikanino, mi diris foriru
Amerikanino, aŭdu kion mi diras
Ne venu resti ĉe mia pordo
Mi ne plu volas vian vizaĝon
Mi ne bezonas viajn militaĵojn
Mi ne bezonas viajn getaĵojn
kolor' lumoj hipnotigas
briligu aliajn okul'
Nun ino, staru for
Amerikanino, aŭdu kion mi diras
Amerikanino, staru for de mi
Amerikanino, panjo las' min viv'

Mi devas iri
Mi devas foriri
Pensas mi dev' iri
Mi volas forflugi
Mi lasontas vin ino
Mi lasontas vin ino
Mi lasontas vin ino
Mi lasontas vin ino
Ĝis ĝis, ĝis ĝis
Ĝis ĝis, ĝis ĝis
Amerikanino
Vi ne bonas por mi
Mi ne bonas por vi
Rigardante vin okulrekte
diru al mi kion mi devas fari
Mi lasontas vin ino
Vi scias, mi devas iri
Mi lasontas vin ino
Mi devas iri
Mi devas iri

Mi devas iri
Amerikanino
Je'