La kaktoj ĉiam mirigas min, ĉar por mi estas preskaŭ nekredebla ke el planto tiel malbela, karakterizita de pala verdo, dornoplena, povas elveni floroj tiel belaj!
La kakto, kies fotoj estas ĉi tie, estas mia. Mi ne scias kiel estas nomita en aliaj landoj, sed en Italujo ni nomas ĝin: "Kakto vosto de muso", por la simileco de la brakoj kompare kun vosto de muso.
Ĉu vi iam aŭdis pri Pliigita Realo (Augmented Reality)? Mi ĵus legis sur Vikipedio ke estas formo de interago inter la ĉirkaŭa medio kaj la komputilo. Fakte la komputilo rekonas kelkajn ŝlosilajn figurojn, kiujn, poste, ĝi sukcesas uzi por krei movantajn bildojn. Ĉi tiuj bildoj estas surmetita, ekrane, al la medio.
Se vi volas vidi la tre belan hororan filmon "Paranormal Activity" (Esperante "Paranormala Aktiveco") kun la subtitoloj en Esperanto, vi povas iri ĉi tien.
Krome, se vi volas legi kelkan informon pri la filmo, ekzistas vikipedia artikolo.
Forprenante la "P21" la musoj povas ankaŭ ripari vundon sen cikatroj
Rimarkindaj regeneraj kapabloj estas konataj nur por animaloj malpli evoluintaj ol mamuloj, do senvertebruloj kaj vertebruloj kiel la amfibioj, ekz. salamandroj kaj lacertoj. Estas konate, ke salamandro, kiu perdis la voston, povas reformi ĝin. Sed por muso simila kapablo ŝajnis ne ekzisti. Tamen usonaj esploristoj hazarde rimarkis, analizante laboratoriajn musojn kun vundoj (precize truoj) sur la oreloj, ke kelkaj el ili dum malmulta tempo kapablis fermi la truojn, fine montrante sanan orelon sen signoj. Profunde enketinte la musojn kun la misterajn kapablojn, la esploristoj rimarkis, ke ĉi tiuj ronĝuloj estis sen la geno "P21". Al ĉi tiu respondas la kapablon de la ĉeloj, ĉe la lezo, regeneriĝi spontane, dankante la agon de la stamĉeloj (aŭ praĉeloj, laŭ vikipedia artikolo), reformante ĝuste sanan histon, kiu ne estas cikatra. Studado pliprofundigita pri "P21" kaj ĝia funkciado povus malfermi novajn vojojn por la regenerado de malsanaj histoj.
Per tutti gli italiani che vogliono iniziare a studiare l'Esperanto, consiglio vivamente il dizionario elettronico chiamato hVortaro. Questo dizionario è estremamente utile perché abbastanza completo nei lemmi, molto semplice e chiaro, diversamente da altri dizionari in rete (compresi quelli di Lernu! e Reta Vortaro), quest'opera contiene tantissimi esempi, assolutamente utili quando si voglia scrivere in Esperanto.
Dal sito potete scaricare direttamente il dizionario in modo gratuito, e, di tanto in tanto, anche gli aggiornamenti (anche dei lemmi medesimi).
Ĉi tiu estas spiritaĵo, kiun mi tradukis el la itala lingvo!
La ĉevalo kaj la anserino
Ĉevalo kune kun anserino promenas tra la kamparo. Je certa momento la ĉevalo falas en kavon de movsablo kaj ekhenas senespere, petante helpon al l' ansero. L' anserino trankviligas lin: "Mi iras al tiu belega bienmastro: li havas eksterordinaran Porche Cayenne, per kiu li sukcesos eltiri vin el tie!"
Fakte, post kelkaj minutoj, la "belegulo" remorkas la ĉevalon kaj per sia potenca kamparaŭto li savas la povrulon el la koto.
Post malmultaj semajnoj la duo, ĉiam promenante, ne ekkonscias je esti denove en la sama loko; ĉifoje en la movsablo falas la anserino.
Baraktante terure, ŝi petas la ĉevalon je ekkontakti la bienmastron kun la Porche Cayenne por elirigi ŝin tiel, kiel ŝi mem jam faris.
La ĉevalo, anstataŭ aŭskulti ŝin, restas ĉe la rando de la flako, etendas al ŝi sian "ilon" kaj invitas ŝin kapti ĝin firme; poste, retromarŝante, li savas la anserinon el la movsablo.
Moralo: se vi havas ĝin kiel ĉevalo, vi ne bezonas havi Porche Cayenne por remorki anserinon.
Ĉu vi memoras tiun usunan kanton, kiu nomiĝas "American Woman"? Estas kanto de Lenny Kravitz. Mi tradukis ĝin, adaptante la tradukon al muziko. Ĉi tiu estas la rezulto kaj malsupre estas la video kun la karaokeo de la originala kanto. Oni povas aŭskulti la karaokeon kaj samtempe legi la tradukon. Mi esperas ke ĝi plaĉas al vi!
Oni uzas ĉi tiun karaktron, ekzemple, por skribi la vorton "Tibeto" en ĉinalingvo: "西藏" (xi1 zang4), aŭ, per la alia prononco, en ĉinalingva Youtube, kiam ni volas meti ian videon inter la favorataro, ni trovas la frazon: "加入收藏" (jia1ru4 shou1cang2), kiu precize signifas: "enmeti ĝin en la favorataro"; fakte "收藏" signifas "kolekti".
Ĉiukaze, la ĉina karaktro 藏 estas belega pro sia malsimpleco, sia mistereco. La ĉinalingvo neniam ĉesos mirigi min!
Belega poemo de Franco Ferrero, bravega itala nuna poeto, kaj itale kaj esperante. La originala poemo nomiĝas: "La falena innamorata" ("La faleno enamiĝinta"), kaj mi tradukis ĝin por la Esperanta mondo, sed unue mi skribas al vi la itala versio. Konsileto: legu la poemon aŭskultante la muzikan pecon: "アマレットの夏" ("Amaretto no Natsu") de la japana animeo: "Aria the Animation"; malsupre vi trovos la video de Youtube. (Consiglio: leggere la poesia ascoltando il brano che c'è sotto!)
Bruciato tutto l'olio dell'amore la lampada ha perso ormai ogni calore; ma continua, la falena innamorata a sfrangere nel buio le sue fragili ali su quei cristalli che l'hanno incantata dicendo a se stessa che sono ancora uguali e che, pur se si è spento il calore che dava, la lampada è sempre la stessa che amava; non vuol capire, la farfalla tradita, che la sua notte d'amore è già finita.
Jen al vi la Esperanta versio:
Bruliginte komplete la oleon de l' amo la lampo jam tute perdis sian varmon; sed, la faleno enamiĝinta, daŭrigas en la mallumo la svingadon de ĝiaj flugiloj sur tiuj vitroj, kiuj ĉarmis ĝin, dirante al si mem ke ili ankoraŭ estas la samaj kaj ke, kvankam forpasis la varmo, kiun ĝi donis, la lampo ĉiam estas la sama, kiun ĝi amis; ne volas kompreni, la perfidata papilio, ke sia nokto de amo jam finiĝis.